Muzeo Kunfluejoj de Liono (france Musée des Confluences) estas muzeo situanta en Liono.
La nomo kunfluejoj devenas de la kunfluejo de Saono kaj de Rodano, kie situas la muzeo.
Kunfluejo elvokas ankaŭ la kunfluejon de diversaj temoj de la kolektoj (scienco, arto kaj religio).
Arkitekturo
La projekto estis farita de Coop Himmelb(l)au.
Ekspozicioj
La kolektoj devenas de la forpasintaj lionaj muzeoj pri natura historio kaj pri kolonioj.
Estas ankaŭ novaj akiroj kiel Camarasaurus aĉetita en Usono.