Mammonteus trogontherii (Stepa mamuto) - meza plejstoceno
Archidiskodon meridionalis (Suda elefanto) - malfrua plejstoceno
Ĝenerale oni pensas pri lanhara mamuto de Nord-Eŭropo, Nord-Azio, kiam oni diras mamuto. La plimulto de la mamuto estis senhara.
La lanhara mamuto estis unu el la plej gravaj ĉasindaĵoj de la homoj en la malfrua pleistoceno. Tion pruvas multaj grotopentraĵoj. La kaŭzo de malpereo de la mamutoj estas ankoraŭ necerta: aŭ la troa ĉasado aŭ la klimatoŝanĝo kaŭzis tion.
Estas interese, ke la latina genronomo Mammut enhavas ne la mamutojn, sed nur la malproksimajn parencojn, la mastodontojn, kiuj tiutempe vivis en Nord-Ameriko kaj evoluigis harojn en la malfrua glaciepoko.
En la Azia parto de Rusio oni trovas ĉiam denove plenajn mamutkadavrojn, fermitajn en la glacion. Oni serĉas nigre-kaŝe la kadavrojn pro la valora eburo, sed la sciencistoj provas doni monon por la netuŝitaj mamutoj.
Oni provas trovi en la kadavroj plenan genomon (genetikan kodon), por revivigi la mamutojn. Tio ĝis hodiaŭ ne sukcesis, ĉar la mamuto havas tro ampleksan genetikan kodaron.