Murder on the Orient Express (Murdo en la Orienta Ekspreso) estas brita mistera drama filmo de 1974 reĝisorita de Sidney Lumet, produktorita de John Brabourne kaj Richard Goodwin, kaj bazita sur la samnoma romano de 1934 Murder on the Orient Express de Agatha Christie.
La protagonisto de la filmo estas la belga detektivo Hercule Poirot (Albert Finney), kiu devas esplori la murdon de usona negocisto en la trajno Orient-ekspreso. La suspektitoj estas luditaj de alta stelularo, kiel Lauren Bacall, Ingrid Bergman, Sean Connery, John Gielgud, Jean-Pierre Cassel, Vanessa Redgrave, Michael York, Rachel Roberts, Jacqueline Bisset, Anthony Perkins, Richard Widmark kaj Wendy Hiller. La scenaro estis farita de Paul Dehn.
Vintro 1935: la fama belga detektivo Hercule Poirot estas en vizito en Istanbulo kaj devas reveni tuj en Francion. Dum li atendas vetureblon en luksa hotelo de la stacio de Istanbulo, li renkontas sian amikon monsieur Bianchi kiu estas la direktoro de la luksa fervoja linio Orient-Express, kaj finfine li ricevas sidlokon en la venonta trajno elirinta al Calais.
La trajno eliras kaj trapasas la unuajn landojn de Orienta Eŭropo. Survoje, dum la trapaso de Jugoslavio, negocisto, iu Samuel Ratchett, timante danĝeron, petas la helpon de Poirot por protekti lin, kion tiu malakceptas. Sed la sekva mateno, Ratchett estas trovita en sia kajuto dekdufoje ponardita. Dumnokte, neatendita neĝofalo haltigas la trajnon en tre montara regiono. Ĉar ne estas spuroj ĉirkaŭ la trajno, oni supozas, ke neniu apartiĝis de la trajno. Le kulpubo estas tial probable ankoraŭ surloke. Krome la atendo devos daŭri longajn horojn antaŭ la alveno de kontraŭneĝa trajno. La direktoro de la linio proponas tiam al sia amiko Hercule Poirot klopodi por solvi tiun murdon dum la trajno estas haltigita. Male post la neĝoforigo, necesos la interveno de la jugoslavaj aŭtoritatoj kaj estos preferenda por ĉiuj ke la kulpulo estu trovita por eviti retenon de vojaĝantoj fare de la jugoslavoj.