La urbo Morelia estas la ĉefurbo de la meksika subŝtato Michoacán. Laŭ censo de 2005 ĝia loĝantaro estas iom pli ol 735 000 en ĝia aglomeraĵo, konsistigata de la komunumojMorelia, kaj Tarímbaro.
Ĝia meza alto super marnivelo estas 1 921 metroj; ĝiaj koordinatoj estas 19° 42' N / 101° 11' U.
La urbo estis fondita en 1541 de Antonio de Mendoza. Ĝi nomiĝis Valladolid kaj post la sendependigo de Meksiko ĝi iĝis Morelia omaĝe al la estro de la sendependiga milito José María Morelos.