„ Estus por mi granda plezuro, se mi povus aserti, ke ĉi tiu verko meritas komparon kun kiu ajn verko en angla, franca, aŭ germana lingvo; sed bedaŭrinde mi ne rajtas fari a] mi tiun plezuron.
Legante en la enkonduka artikolo, ke “Vladyka apartenas al la juna ĉeĥa literatura generacio,” ke li "estas antaŭ ĉio stilisto” ke li “estas poeto de la eterna virineco same, kiel li estas poeto de moderna amo kaj de modernaj vivoformoj,” oni ekpensas, ke jen ni havas gravan kaj tradukindan verkon. Leginte la romanon, oni demandas al si, kial la Moraviaj Esperanto-Pioniroj decidis oferi sian tempon, sian talenton, kaj sian monon, antaŭ verko tia.
Se la leganto sukcesos trahaki sian vojon tra la ĵurnaliste implikitajn frazojn de la gazetraporto sur paĝoj 9-12, li kredeble ricevos la impreson, ke venis en liajn manojn misterrakonto de iu moderna sed senarta Poe. Sur la tagordo staras nun la demando: Kiel okazis, ke jam mortinta fraŭlino metita en la kadavrejon mortis ankoraŭ unu fojon kaj kuŝis senvesta apud la ŝoseo ?
Sed ne estas permesate tro longe teni tiun fadenon, ĉar alia afero jam postulas nian atenton; ni eniras en la luksan nokto-klubon “Colorado,” kie la diboĉado de la blankuloj kaj la sovaĝa ĵazmuzikado de la negroj provizas okazon por pritrakti la psikologion de la muzikistoj kaj la dancantinoj. Povas esti, ke la aŭtoro ankoraŭ ne konvinkis vin pri sia realismo ; tiuokaze pripensu nur ĉi tiun frazon el ordinara konversacio de medicina studento; “...la krimulo kovris per la sakŝtofo la ruĝetan helan korpon de la mortintino.”
Priskribante misterrakonton, la recenzanto havas moralan devon ne malkaŝi la tutan intrigon; mi do diru nur, ke por malimpliki la fadenojn la aŭtoro utiligis la revivigajn sistemojn de Voronoff kaj Steimach, kaj ke por kompletigi la bildon de la moderna vivo ni havas ankaŭ la mistraktatan edzinon, kiu ĉion konfidas al sia platona dejunaĝa amiko.
Malgraŭ diskutindaj uzoj de apartaj vortoj, kelkloka konfuzo inter u- kaj us- modoj, kaj la ĝena sistemo dividi duradikajn vortojn per apostrofo, la libro pli alte staras lingve ol literature. ” |