La Metroo de Bengaluro (kanareಬೆಂಗಳೂರು ಮೆಟ್ರೊ) aŭ Namma Metroo (kanareನಮ್ಮ ಮೆಟ್ರೊ, "nia metroo") estas la metrosistemo de Bengaluro, en Karnatako, Barato. La aŭtoritato respondeca por la konstruo estas "Bangalore Metro Rail Corporation Ltd" (BMRCL). La unua segmento inter Baiyyappanahalli kaj M.G. Road estis malfermita la 20-an de oktobro2011. Tio implikis 7 km longan linion kun sep stacioj. La metroo moderigis trafikpremon en lokoj kiel Majestic (Kempegowda Bus Stand kaj Bengaluru Railway Station), Sampigeroad, Hudson Square kaj M.G.road.