Meduzo estis unusola mortema el triopo de Gorgonoj, monstraj filinoj de dio Forkiso kaj lia edzino Keto. Robert Graves tradukas ŝian nomon kiel Artifika.
Laŭ Francisko AzorínMeduzo estas Fabela monstro de la greka mitologio, reprezentita per flugilhava unuokula virino kun serpentoj, anstataŭ haroj, kiu ŝtonigis ĉiujn, kiujn ŝi rigardis. La Meduzon, k. la 2 aliajn gorgonidajn monstrojn, mortigis Perseo k. el la kaposango de la Meduzo eliĝis la Pegaso.[1] Li indikas etimologion el la greka Medousa, propra nomo, el medo (sentenco, ordono) kaj de tie la latina Medusa.[2]
Alia versio priskribas Meduzon kiel monstron "kun gapigita vizaĝo, enpuŝita nazo, monstraj dentoj, bestaj oreloj, metalaj pugnoj, siblantaj flugiloj kaj vipuroj anstataŭ haroj" kaj simile onidire aspektis ŝiaj fratinoj. Kiu ekrigardis al Meduzo en la okulojn, ŝtoniĝis.
Kiam pli poste Perseo mortigis Meduzon, li havis kiel helpon flugigitajn sandalojn kaj sorĉan kaskon, kiu farigis lin nevidebla. Li ekatakis Meduzon de alteco, li rigardis ŝin helpe de ŝildo, kiun li starigis kiel spegulon kaj forhakis ŝian kapon.
Post ŝia morto elsaltis el ŝia korpo monstro Ĥrisaoro kaj flugigita ĉevalo Pegazo. El la gutoj de ŝia sango estis venenaj serpentoj.
La kapo de Meduzo estis terurega armilo, kiu ŝanĝis kontraŭulojn en ŝtonon. Perseo uzis ĝin onidire trifoje: