Partopreninte al la ribelo de la Titanoj kontraŭ la Olimpanoj (rakontita en la Titanomakio), li estis kondamnita eterne subteni la ĉielon.
Heraklo komisiis lin ŝteli la orajn pomojn de la ĝardeno de la Hesperidinoj, kaj konsentis subteni lian ŝarĝon dum tiu tempo.
En la arto
Plej antikva statuo de Atlaso, la Atlaso de Farnese, romia kopio de la 2-a jarcento de helenisma statuo, montras la titanon portantan la ĉielon, figurata per ĉiela globuso. Tiu statuo inspiris bildojn de Atlaso portanta teran globuson (tio, pri kiu neniam parolas la greka mitologio).
En kulturo
La bildo de Atlaso portanta Teron ilustris geografiajn maparojn, kiuj prenis la nomon de Atlaso.
Same tiu figuro inspiris la nomigon de montarĉeno en Maroko kiel Atlaso, ĉar Nordokcidento Afriko estas kvazaŭ ĝi subtenas en la mapo la pli nordan Eŭropon, kiu iam estis konsiderata la centro de la mondo kvazaŭ ununura mondo.
Pri la uzado de atlaso kiel maparo estas esperanta diraĵo pri senfina rakontado, nome "En mondo estas kontinento, en kontinento estas lando, en lando estas urbo, en urbo estas kvartalo, en kvartalo estas domo, en domo estas ĉambro, en ĉambro estas ŝranko, en ŝranko estas skatolo, en skatolo estas atlaso, en atlaso estas mondo, en mondo estas ktp".
Atlantoj estas la figuroj de viroj kiuj kutime oni metis aŭ metas por subteni kornicojn, tio estas tipo de kolono, kiujn la romianoj nomigis telamono. La origino de tiaj kolonoj ŝajne estas aludo, laŭ Vitruvio, al la mito de Atlaso, kiu estas ofte reprezentata subtenanta la ĉielon.