La Mediteranea Esperanto-Semajno (MES) estas printempa unusemajna renkontiĝo en Suda Francio. En 2017 ĝi okazis la 11-an fojon; tiun kunvenon en Les Issambres partoprenis 101 Esperanto-parolantoj el 13 landoj.