Medgyesbodzás (medjeŝbodzAŝ) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Mezőkovácsháza. La nomo signifas griota-sambukejo.
Situo
Medgyesbodzás situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Újkígyós estas proksime.
La vilaĝo havas eksteran parton Gábortelep. Dum jardeko domoj de la vilaĝo fendiĝadas, la kaŭzo ankoraŭ ne estas pruvita.
Vilaĝservoj estas poŝto, preĝejo, kuracejo, sportejo.
(Kelkloke tio estas laŭ malnova ortografio medgy!)