Matenmanĝo ĉe Tiffany (angle: Breakfast at Tiffany's) estas novelo de la usona verkisto Truman Capote el 1958. Tiam ĝi estis publikigita kun ankoraŭ tri mallongaj rakontoj en unu libro.
Intrigo
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
Matenmanĝo ĉe Tiffany ludas en Novjorko kaj temas pri la amikeco inter du geadoleskantoj kiuj loĝas en la sama apartamentaro.
La rakonto estas priskribita tra la okuloj de la ĉefrolanto. Li estas verkisto kaj konatiĝis kun la mondumanino Holly Golightly. Ĉar ŝi neniam ekscias la nomon de la ĉefrolanto ŝi nomas lin Fred. Fred estas scivola pri la vivo de Holly kaj iom post iom ekscias pli pri ŝi. Ŝajnas ke ŝi riĉe vivas en la Novjorka Upper East Side (Supra Orienta Flanko)
kaj regule vizitas la juveliston Tiffany & Co. sed post kiam pasis iom da tempo evidentiĝis ke ŝi estas malriĉa. Pro ŝia vivostilo minacas ke Holly estos forigita el ŝia apartamento. Ŝi men volas foriri al Sud-Ameriko por tie komenci novan vivon.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.
Rimarkoj