Upper East Side (Supra Orienta Flanko) estas kvartalo en Manhattan en Novjorko.
Situo
Upper East Side havas areon de 4,7 km². La kvartalo etendiĝas de la Plaza Hotel je la 59-a strato ĝis la fino de la Museum Mile je la 96-a strato. Je la okcidenta flanko limigita de la Centra Parko, je la orienta flanko de la East River. Je la sudo situas la kvartalo Meza Manhatano kaj je la nordo Orienta Harlemo. La grava Kvina Avenuo trairas la kvartalon.
La kvartalo
Upper East Side estas rigardata kiel la plej eminenta kvartalo de Novjorko kaj havas la kromnomon Silk Stocking District (silkaŝtrumpodistrikto). Antaŭ ĉio je la okcidenta flanko de la Centra Parko estas multaj elegantoj urbaj domoj. En norda kaj orienta direkto ĝi estas pli normala urbokvartalo por la meza klaso. Upper East Side estas konata pro la altaj prezoj de la nemoveblaĵoj. Kelkaj el la plej multekostaj domoj de Usono situas en tiu kvartalo. La Universitato Rockefeller kaj la prestiĝa Hunter Kolegio establiĝis en Upper East Side.