Marlborough Regiono (angleMarlborough Region, maorieTe Tauihu-o-te-waka aŭ Tauihu), ofte konata simple kiel Marlborough, estas unu el la regionoj de Nov-Zelando, nome en la nordoriento de la Suda Insulo. Marlborough estas unia aŭtoritato, kiel kaj regiono kaj kaj distrikto. Marlborough District Council havas sidejon en Blenheim, nome la plej granda urbo. La regiono havas populacion de 51 500 (Junio 2021).[1]
Marlborough estas konata pro sia seka klimato, la Riaro Marlborough, kaj la blanka vino Sauvignon. Ĝi ricevas sian nomon el la iama Provinco Marlborough, kiu siavice ricevis sian nomon laŭ John Churchill, 1a Duko de Marlborough, angla generalo kaj politikisto.[2]
Geografio
La geografio de Marlborough povas estis proksimume dividata en kvar sekcioj. La suda kaj okcidenta partoj estas montaraj, ĉefe la suda sekcio, kiu staras ĝis la pintoj de la montoj Kaikoura. Tiuj du montaraj areoj estas la finaj nordaj restaĵoj de la montaroj kiuj formas la ĉenon de la Sudaj Alpoj, kvankam tiu nomo estas malofte aplikata al tiuj montoj tiom norde.
Inter tiuj du areoj estas la longa rekta valo de la rivero Wairau. Tiu plilarĝiĝas al ebenaĵoj en sia orienta fino, en la centro de kiu estas la urbo Blenheim. Tiu regiono havas fekundan grundon kaj moderan klimaton, kio ebligis la kreadon de centro de la Novzelanda vinindustrio.
La kvara geografia zono kuŝas laŭlonge de ties norda marbordo. Tie la dronvaloj de Marlborough Sounds formas torditan kaj allogan marbordon.