Marija Belošević

Marija Belošević
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1965 (1965-07-18) (59-jaraĝa)
en Zagrebo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Marija Belošević (naskiĝis la 18-an de julio 1965 en Zagreb, Kroatio) estas kroata esperantistino kaj ĵurnalistino.

Ŝi naskiĝis en 1965 kaj esperantistiĝis en bazlernejo. Diplomita internacia pedagogo de Esperanto, ŝi 27 jarojn gvidas Eo-kursojn; IM de UEA; membro de IKUE (prezidanteco ekde 2019[1]) kaj ILEI; siatempe C-komitatano de TEJO; A-komitatano de UEA por ILEI kaj observanto de ILEI ĉe la Estraro de UEA (1993-1998); estrarano kaj sekretario de ILEI (1991-1998); B-komitatano de UEA (2001-2004; 2004-2007); komisiito pri faka agado de UEA (2003-2004); de la jaro 1991 aktive partoprenas en la agado de IEK (rajtigita ekzamenanto); kunlaboranto de la projekto Interkulturo; kunlaboranto de Juna Amiko kaj Monato; dum pluraj jaroj tradukas el kaj al Eo; aktivis/as en pluraj E-organizoj (lokaj/urbaj kaj landaj) kaj en la regiona agado (Esperanto-komunumo de Alp-Adrio); estraranino kaj vicprezidantino de IKUE (de 2003); aktiva en la sfero de la kroataj NROj (i.a. membro de la Konsilio por la evoluo de la civila socio de la kroata registaro 2003-2007). Kiel B-komitatano de UEA ŝi aparte interesigos pri: faka agado (plifortigo, evoluo, subteno, kunlaboro); instruado/edukada kaj regiona kunlaboro. [2] Ŝi ankaŭ esploradis pri la burgenlandkroata lingvo.[3]

Notoj

  1. biografio je IKUE-paĝaro
  2. Esperanto aprilo 2007
  3. Belošević prezentata verketon sian pri la burgenlandkroatoj (Vieno, 2008)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!