Margareto de Aŭstrio (naskiĝis en Bruselo, (nuna Belgio) la 10-an de januaro 1480, mortis en Meĥleno la 1-an de decembro 1530) estis Arkidukino de Aŭstrio, kaj pro geedziĝo infantino de Hispanio kaj dukino de Savojo.
Margareto estis filino de imperiestro Maksimiliano la 1-a kaj lia edzino Maria de Burgundio, kaj fratino de Filipo la Bela. Ŝi estis laŭ kontrakto edziniĝonta kun reĝo Karlo la 8-a de Francio, sed tiu rompis la kontrakton kaj edziĝis anstataŭe kun dukino Ana de Bretonio.
Post Karlo la 8-a ŝi havis du edzojn, kiuj ambaŭ mortis post mallonga geedza daŭro:
Plurajn jarojn post sia dufoja vidviniĝo ŝi fariĝis guberniestro de la Habsburga Nederlando.