Manĝoprezoj referencas al la averaĝa preznivelo por manĝaĵoj tra landoj, mondoregionoj kaj je tutmonda skalo.[1] Manĝoprezoj havas efikon sur produktantoj kaj konsumantoj.
Manĝoprezaj niveloj dependas el procezoj de la Nutrindustrio, kiel merkatado kaj distribuado. Fluktuado en manĝoprezoj estas determinata per nombraj kunagantaj faktoroj.[2]Geopolitikaj aferoj, tutmonda varpeto, interŝanĝoj,[3] registara politiko, malsanoj kaj agrikultura rendimento, energikostoj, disponeblo de naturaj rimedoj por agrikulturo,[4]spekulado de manĝaĵoj,[5][6][7] ŝanĝoj en la uzado de la tero kaj en la vetero havas rektan efikon sur la pliigo aŭ malpliigo de la manĝoprezoj.[8]
La konsekvencoj de fluktuado de manĝoprezoj estas multaj. Pliiĝoj en manĝoprezoj, aŭ agrikultura inflacio, endanĝerigas nutrosekurecon, partikulare por evolulandoj, kaj povas okazigi socian maltrankvilon.[9][10][11] Pliigoj en manĝoprezoj estas rilataj al malsimilecoj en dietokvalito kaj sano,[12] partikulare inter suferantaj loĝantaroj, kiel ekzemple ĉe virinoj kaj infanoj.[13]
Je ioma etendo, nedezirataj preztendencoj povas esti kontraŭataj pere de Nutraĵopolitiko. Ekzemple interveno por redukti la manĝoperdojn al rubo, se sufiĉe granda, povos reteni la plialtigon de prezoj en la liveradĉeno kie la interveno okazu.[15]
↑ (2015-10-01) “Contribution of food prices and diet cost to socioeconomic disparities in diet quality and health: a systematic review and analysis”, Nutrition Reviews (en) 73 (10), p. 643–660. doi:10.1093/nutrit/nuv027.