Por la nuntempe progresanta klimatŝanĝo, vidu la paĝon tutmonda varmiĝo.
Klimata ŝanĝo, Klimata ŝanĝiĝo aŭ klimatŝanĝiĝo estas longedaŭra rimarkebla ŝanĝo de "averaĝavetero" kiun la tuta Tero aŭ iu regiono spertas, nuntempe aŭ iam ajn dum la historio de la Tero[1].
Ĝi temas pri ŝanĝiĝoj de la varieco aŭ averaĝa stato de la atmosfero dum daŭroj de jardekoj al jarmilionoj.
Ĉi tiuj ŝanĝiĝoj povas esti kaŭzataj de la tera ŝanĝiĝemo, eksteraj fortoj (kiel varioj de sunluma forteco), kaj, pli freŝdate, de homa agado.
Foje oni kalkulas inter la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo ĉiujn naturajn katastrofojn, eĉ ne rilatajn al ĝi. La proparolanto de la Monda Organizaĵo pri Meteologio Clare Nullis atentigis, ke al grandaj arbaraj incendioj en Aŭstralio en 2019 kontribuis ankaŭ klimata fenomeno, nome la hindaoceanaaerprema anomalio, kiu fortiĝis tiujare. Alia faktoro estas medioprotektaj leĝoj, kiuj malpermesas forhaki arbojn eĉ por fari kontraŭfajrajn senarbajn striojn.
Mildigo de la efikoj
Por etaj insulaj landoj, minacataj de subakviĝo, eventuala solvo povus esti konstruado de kontraŭinundaj barieroj kaj transloĝiĝo de la loĝantaro al pli sekuraj lokoj.
La 10-an de novembro2023Tuvalo kaj Aŭstraliosubskribis traktaton nomitan Falepili Unio, kadre de kiu interalie Aŭstralio promesis ĉiujare doni vizojn al 280 homoj trafitaj de klimataj minacoj. Aŭstralio promesis ankaŭ investi 350 milionojn da usonaj dolaroj je "klimata infrastrukturo" de la regiono. Interalie ĝi promesis investi 16,9 milionojn da dolaroj por kreskigi la tuvalan grundon je 6% kaj tiel kontraŭstari la subakviĝon.
Moderna uzo de termino "klimata ŝanĝiĝo"
Freŝdate, precipe kuntekste de politiko pri naturmedio, la termino "klimata ŝanĝiĝo" ofte referencas ŝanĝiĝojn de la moderna klimato. La termino tutmonda varmiĝo estas pli taŭga tiuokaze.
En Esperanto
Amri Wandel, La klimatŝanĝa kulminkonferenco: ĉu la interkonsentoj sufiĉos por bremsi la varmiĝon?.[2]
angle Cronin, Thomas N.. (2010) Paleoclimates: understanding climate change past and present. Nov-Jorko: Columbia University Press. ISBN 978-0-231-14494-0.