Makedona grek-katolika eklezio estas unu de orientaj katolikaj eklezioj. Ĝi uzas bizancan riton.
Kelkaj slavaj makedonoj iĝis katolikoj dum misia agado en la 19a jarcento.[1] Post estiĝo de Jugoslavujo ili estis sub grek-katolika episkopo en Križevci. Post disfalo de Jugoslavujo estis kreita grek-katolika ekzarkato en Makedonujo.