Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 58,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 68 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 430 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 38 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio eshavas loĝlokojn Magaña, Pobar kaj Villarraso.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Oncala-Valtajeros, okupanta 199 hektarojn, nome 3% de la teritorio, kaj la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Cigudosa-San Felices, okupanta 875 hektarojn, nome 15% de la teritorio.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento, ŝajne fare de eŭskoj.
Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar ĝi aligis Pobar.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la kastelo, la preĝejo de Sankta Marteno, ermitejoj kaj pontoj.