Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 340 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 45 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Valtajeros, Valdeprado, Cerbón kaj Magaña.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Oncala-Valtajeros okupanta 245 hektarojn, nome 22% de la teritorio.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forĝado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, la pilorio kaj arkeologiaj kuŝejo. Apasrte menciindas enorma maketo de dinosaŭro kiel reklamo al kuŝejoj de piedpremoj de dinosaŭroj.