Lębork (malpreciza prononco lenbork, antaŭa nomo Łebno /prononcu: ŭebno/, germaneLauenburg in Pommern aŭ mallonge Lauenburg, esperante: Lenborko, kaŝube:Lãbórg aŭ Lãbórch) estas urbo kaj komunumo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi estas la centro de samnoma distrikto Lębork kiu estas ĉe la Balta Maro.
Dum la jaroj 1975-1998 la urbo apartenis al Vojevodio Slupsko. Ĝi situas ĉe la Rivero Lebo / Łeba kaj ĝia alfluo Okalica kaj nordaflanke de la Kaŝuba Praarbaro najbare kaj oriente de la Lago Lubowidzkie (prononcu: lubovidzkje), ĉirkaŭ 80 km okcidente de Gdansko.
Lenborko situas ĉirkaŭ 30 km de la Balta Maro en la pravalo de la riveroj Łeba-Reda. Urborajtoj la loĝloko havas ekde la 6-a de januaro1341. Dum la frua Mezepoko tiu slava setlejo estis nomita Lewino (prononcu: levino) kaj apartenis al la kaŝubaj princoj de la GdanskaPomerio. Ekde la tridekjara milito ĝi tri jarcentojn estis parto de Prusio aŭ Germanio (pliaj detaloj en la historia ĉapitro). Post la Dua Mondmilito ĝi doniĝis al Pollando.
Ĝi estas la Centro de elektro-maŝina industrio, mineral-industrio (brikfabriko) kaj malpeza industrio. Valoras vidi la defend-murojn kun la gardoturoj (belfridoj), la kirkon Sankta Jakobo, la urbodomon, la juĝejon (la iama kastelo de la Ordeno de germanaj kavaliroj) kaj la regionan muzeon. Proksime de la urbo troviĝas du milit-flughavenoj: en Siemirowice (prononcu: sjemirovice) (21 km) kaj ne plu funkcianta en Lędziechowo (prononcu: lendzjeĥovo) (15 km), nun ĝi estas likvidata.
Famuloj ligitaj kun la urbo
En germanlingva Lauenburg
Julius Hirschwald (n. 1845, m. 1928), jud-germana kristalografo kaj mineralogo
Stefan Fikus (kaŝube 'Sztefan Fikùs, n. 1920 en Lusin, nun Luzino, distrikto Neustadt in Westpreußen, nun distrikto Wejherowo, m. 2010 en Lenborko), pola-kaŝuba verkisto, pentristo, sociaganto
Waleria Fegler (n. 1910 en la ukraina urbo Ĥersono, m. 1984), pola instruistino, politikistino, parlamentanino de pola pola Sejmo dum la oficperiodo 1961-1965, urba konsiliano en Lenborko
Maciej Gołąb (n. 1952), pola muziksciencisto
Anna Fotyga (n. 1957), pola politikistino, ministrino de eksterlandaj aferoj de Rajto kaj Justeco (PIS)
Kazimierz Kleina (n. 1958), pola-kaŝuba entreprenisto kaj politikisto, urba konsiliano, parlamentano de pola Sejmo de la 5-a oficperiodo 2005 - 2007, senatano de la 4-a, 7-a kaj 8-a periodoj, ano de la unua pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) kaj la dua tiucela grupo (PGLE). Li loĝas en apuda de Lenborko urbeto kiu estas fama kuracloko Lebo / Łeba en distrikto Lębork, ĝuste en Lenborko finis la Liceon n-ro 1 de Stefan Żeromski kaj ĉiam ligita estas kun la urbo.
Witold Namyślak (n. 1959), urba konsiliano kaj urbestro de Lenborko, politikisto, parlamentano de Pola Sejmo de la 6-a oficperiodo
De tiu periodo oni trovis sagpintojn en nuna vilaĝo Lubowidz (prononcu: lubovidz). Tiamatempe la loka homaro krom la ĉasado kaj kolektado okupiĝis ankaŭ pri fiŝkaptado. La homoj komencis produkti ilojn kaj sukcenfaritaĵojn. Supozeble tiamaj homoj loĝis en la provizoraj tendaroj. La neolitiko (nova ŝtonepoko) en la Meza Pomerio komencis iom malfrue kompare kun la sudaj terenoj. Tiamatempe la homoj komencis vivi pli malnomade. Disvolviĝis tiam primitiva agrikulturo. De tia periodo devenas la trovitaj apud Lenborko hakiletoj, pecetoj de argilaj ujoj, kaj ankaŭ la ŝtona ponardo. La trovaĵoj el la frua bronza epoko estas tre raraj. Oni trovis nur sceptron kaj hakileton.
Dum meza kaj malfrua bronza epoko okazis veno de praslavoj al tiuj terenoj. Oni establis la defend-burgojn en la meza Pomerio. De tiuj terenoj oni komencis eksporti sukcenon. Komencadis la entombigoj de la cindroj de mortintoj en urnoj. La historiaj monumentoj de la Luzacia Kulturo kaj Pomeria Kulturo estas tre oftaj. Ĉefe tio estas tumuloj (kurganoj) aŭ aliaj tombejoj kaj la ornamaĵoj trovata en ili, krome estas tie trovataj diversaj iloj kaj trezoroj kaŝitaj de la iamaj riĉaj posedantoj.
Antikva epoko
Ĉe la fino de antikva epoko la terenojn de la Lenborka Tero setligadis la slavoj, kiuj estis sub la forta influo de keltoj kaj romianoj. La tiama loka loĝantaro komercadis kun romianoj vendante la sukcenon kontraŭ la romiaj moneroj kiuj fariĝis la interna mono inter la slava kulturo. La slavaj triboj danke al la komerckontaktoj bone disvolviĝis. Tiam komenciĝis la feŭdismo, plena disvolviĝo de ĝi okazis en la komenco de Mezepoko.
La plej malnova regiona centro de la Lenborka Tero estis setlejo Belgard an der Leba, pole Białogarda (prononcu: bjaŭogarda). Lenborko tiamatempe estis nur simpla vilaĝo ĉe la Rivero Leba/Łeba nomata Lewin, pole Lewino' (prononco levino). Tiu setlejo troviĝis probable aŭ en suda parto de la hodiaŭa urbo aŭ sur la tereno de la vilaĝo Neuendorf, pole Nowa Wieś Lęborska (prononco nova vjeŝ lenborska), do estas du malsamaj hipotezoj de la kreo de la urbo.
La loĝloko ricevis urborajtojn la 6-an de januaro 1341. Tiam la Teŭtona Ordeno fondis la urbon Lauenburg kaj komencis konstrui la kastelon, kiu staras ĝis hodiaŭ. La urbo aperis por mallongigi la komercan vojon de Dancigo al Okcidento. Ĉirkaŭ la jaro 1123 la Tero de Lenborko jam estis kristanigita kaj apartenis al la episkopo de Leslau (nun Włocławek). En la jaro 1140 la terenoj eniris la diocezo de Cammin in Pommern (nun Kamień Pomorski). En la jaro 1363 oni finis la konstruon de la defendmuroj. La Ordeno de germanaj kavaliroj la unuan fojon perdis la urbon en la jaro 1410 kiam la pola armeo iranta al Marienburg tie metis siajn kavalirojn en la loka kastelo. Tamen post la decidoj de la 1a Paca Traktato de Toruno de la 1-a de februaro 1411 la kastelo denove estis en la manoj de Ordeno de germanaj kavaliroj. La 13-an de marto 1440 aperis la Prusa Konfederacio. Ĝi estis bazita sur la modelo de simila organizo, nome la Lacerta Unio establita en 1397 de nobeloj el Chełmno), al la Prusa Konfederacio apartenis ankaŭ Lauenburg. En 1454 la urbo kaj ĝia tero esti militkaptita de danciga armeo, aliancano de la reĝo de Pollando Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio), kiu transdonis al pola princo de Slupsko en la jaro 1455 la urbon Lauenburg. Eriko de Pomerio redonis la Teron de Lauenburg al la Ordeno de germanaj kavaliroj ses jarojn pli poste, en oktobro 1460. En la fino 14-a kaj komenco de la 15-a jarcento ne estis jam segejoj kaj tanejoj kun la tiam moderna movigo danke al la akvoforto. Tiam establiĝis la gildoj en Lauenburg. En la komenco de la 15a jarcento oni komencis uzi la riveron Leba/Łeba por la transporto de homoj kaj precipe la varoj.
Historio en la 16-a kaj 17-a jarcentoj
De la jaro 1526 la Lenborka Tero estis sub kontrolo de pomeriaj princoj. Tiam Lenborko fariĝis grava komerca nodo kaj ekestis la disvolvo de la urbo. En la jaro 1630 la urbon kaptis la svedoj kun la celo fortigi la kastelon. En la komenco de la jaro 1633 la pola diplomatio ekinteresiĝis pri la Lenborka Tero. La 10an de marto 1637 mortis seninfane pomeria princo Bogusław la 14a (Boguslao la 14a), rezulte de tio la Lenborka Tero por 20 jaroj eniris al la Reĝlando Pollando. Tiu fazo en Pollando rekomencis denove la katolikigon de la loĝantaro kaj kaŭzis iom malriĉiĝon de la urbo. Tamen parto de la loĝanto, speciale nobelaro ricevis privilegiojn. En la jaro 1657 la distrikto denove forlasis Pollandon kaj fariĝis la porĉiama feŭdo de Prusio. Johano la 3-a Sobieski provis denove akiri Lenborkon sed sensukcese.
Historio de la 18-a ĝis 20-a jarcentoj
Post la unua dispartigo de Pollando la distriktoj de Lauenburg kaj Bütow (Bytów) restis en germanlingva Prusio kaj ekde la 18-a de septembro 1773 apartenis al provinco Köslin (nun Koszalin). En la jaro 1846 oni dividis la distrikton al la du apartaj. La magistrato iom post iom perdis la privilegiojn por siaj centraj estraroj ekz. en Stolp (nun Słupsk). Fine de la 19-a jarcento apuda Stolp transprenis la lokan juĝejon en Lauenburg. La nombro de la loĝantaro kreskis malgraŭ fluktuado. Kaŭzo de tio estis granda naskokvanto, parte malgrandigata pro la militoj kaj elmigrado.
En la jaro 1870 Lauenburg ekhavis la fervojan ligon kun Stolp kaj Dancigo, ekde la sekva jaro tuta Prusio kaj do ankaŭ Lauenburg apartenis al la Germana Regno. En la jaro 1877 oni establigis en la urbo fajrobrigadon. En la jaro 1878 aperis en la urbo la unua malsanulejo (hospitalo). Dum la jaroj 1882-1884 oni konstruis novan pli grandan hospitalon, kiu estis por speciala kuracado de tuberkulozo. Okazadis konstanta malrapida disvolvo de industrio kaj komerco.
En la jaro 1900 oni konstruis novan urbodomon. Al la urbo komencis venis novaj loĝantoj de okcidentaj partoj de la Germana Regno. Poloj kaj kaŝuboj marĝeniĝis. Komence de la 20-a jarcento iom kreskis la elcento de la polaj kaj kaŝubaj loĝantoj pro la enmigrado el Neustadt in Westpreußen (nun Wejherowo]). Tiam ekfloris la pola kaj kaŝuba movadoj. Lokaj poloj restis kulture aktivaj post la fino de la Unua Mondmilito. Populara estis instruado de la pola lingvo.
Historio dum la jaroj 1920-1939
Post la Traktato de Versajlo en la jaro 1920 oni decidis pri la limo inter Pollando kaj Germanio. Rezulte de ĝi la distrikto Lauenburg restis en Germanio. Novaj limoj kaŭzis la migradon de germanoj al Lauenburg kaj poloj kaj kaŝuboj elmigris al Pomeria Vojevodio. Lauenburg perdis la bazon de krudmaterialoj kaj vend-merkaton, pro tio bankrotis multaj entreprenoj. La krizaj jaroj popularigis la nazi-partion kiu komencis agi tie ekde la 1-a de junio 1928. En la jaro 1932 la nazia partio NSDAP jam ekhavis la plimulton en la distrikta parlamento. En Lauenburg oni establigis la lernejon por oficiroj de SS ("Protekta Skadro"). Dum la Kristala Nokto oni parte ruinigis la lokan sinagogon kaj vendejojn de judoj. La ekonomio ne plibonigis post la eksplodo de la Dua Mondmilito.
Printempe kaj somere de la jaro 1939 en Lauenburg komenciĝis la preparoj por la milito kun Pollando. La gazetaro informis pri la onidiraj kontraŭgermanaj agoj en Pollando, kio celis pravigi iujn kontraŭpolajn reprezaliojn en distrikto Lauenburg. La 1-an de septembro de 1939 taĉmentoj de Wehrmacht ("VErmaĥt", laŭvorte: defendopovo, do la armeo de Nazia Germanio, atakis Pollandon el la tereno de Lauenburg. Dum la jaroj 1941-1945 en la urbo laboris la devig-laboristoj, i.a. de la koncentrejo Stutthof. Fine de la Dua Mondmilito al la urbo Lauenburg komencis amase venadi rifuĝintoj el Orienta Prusio. En la urbo okazis kaoso. Lauenburg estis kaptita preskaŭ sen batalo fare de la Ruĝa Armeo la 10-an de marto 1945. Tiam la urbo estis terure detruita fare de la sovetiaj soldatoj. En aprilo 1945 la kontrolon de la urbo transprenis la pola administracio, kaj ĝis 1946 decidiĝis nova nomo Lębork.
Historio dum la jaroj 1946-1975
Dum la unuaj jaroj post la Dua Mondmilito al la nun pola Lenborko alvenadis poloj el centra kaj orienta Pollando. Samtempe la germanaj loĝantoj estis devigitaj forlasi la urbon. En la jaro 1946 en Lębork loĝis 10 954 da loĝantoj, inter ili estis 6839 poloj kaj la resto estis germanoj. Post unu jaro restis en la urbo nur 82 germanoj. Fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj okazis granda disvolvo de industrio kaj ŝanĝoj en la strukturo de ekonomio (mastrumado): floris la peza industrio kaj produktado de konstrumaterialoj, precipe brikoj. En la jaro 1974 en la urbo aperis la trafik-komunikado. Unue estis nur du trafik-linioj, kiujn priservis nur 8 busoj.
Historio dum la jaroj 1976-1990
Post la jaro 1975 Lębork ne plu etis la la distrikta urbo. La tereno de la distrikto eniris la Vojevodion de Słupsk. Tia ŝanĝo ne plaĉis al la loĝantoj de Lębork, al kiuj pli gravaj estis la ligoj kun Gdansko. En la komenco de la okdekaj jaroj en la urbo disvolviĝis la turismo, kiu pli frue estis nur en la ĉemara Łeba. Pligrandiĝis la disvolvo porhomaj servoj. Dum la militleĝo en la industriajn entreprenojn eniris la taĉmentoj de la armeo. En la jaro 1985 oni organizis la solenaĵon la 700-jariĝon de la urbo. La oficialan blazonon de la urbo oni akceptis nur en la jaro 1989.
Historio post la jaro 1990
La granda problemo de la loĝantoj en Lęborko la transformado de la politika sistemo kaj ligitaj kun tio falo de la ŝtataj entreprenoj. Tiam la senlaboreco superis 30%. La urbaj aŭtoritatoj forte strebis por la investantoj. En novembro 1993 la nederlanda investanto komenis konstrui la modernan pomfrit-fabrikon. Nun en la ĉirkaŭaĵo de la urbo estas ĉefe la agrikulturaj terenoj, kun produktado de grenoj kaj terpomoj. Nun la plej rapide disvolviĝas la sektoroj de servoj kaj komerca.[1]
Historiaj Monumentoj en Lenborko
Malgraŭ ke Lenborko estis multe ruinigita post la ekokupo de la urbo fare de la SovetiaRuĝa Armeo en la jaro 1945, la parto de la monumentoj saviĝis aŭ estis rekonstruita.
Sur la listo de Nacia Instituto de Heredaĵo estas 16 objektoj en Lenborko:
Areo de la Malnova Urbo, 13-a jarcento
La katolika preĝejo Sankta Jakobo, el la 15-a kaj 17-a jarcentoj, 1907-1910
La luterana preĝejo, nun rom-katolika preĝejo sankta Maria, 1866-70
La tombeja luterana kapelo, 1870
La urbodomo, 1890–1900
domo, fino de la 19-a jarcento
La poŝtoficejo, 1905
domo, 1900
domo, nun la distrikta sanprizorgejo, la komenco de 20-a jarcento
domo, fino de la 19a jarcento, 1918
banko, 1928
La starostejo, 1914
lernejo, 1928
grenejo, fino de la 19a jarcento
brikdomo, 1910
salmagazeno, nun la pentekosta preĝejo, 17-a ĝis 20-a jarcentoj
En la Vojevodia Registro de la Monumentoj estas 120 objektoj, el kiuj 101 diversaj loĝdomoj. Krome estas:
Kvar objektoj de la stacidomo
Tri lernejoj (ĉe la stratoj: I Armii Wojska Polskiego, Marcinkowskiego i Kossaka).
Du domoj de la hospitalo
Akvoturo
Kazerno
Sinagogo
Brikfabriko
Lin-ruejo
Urba Banejo
Socia Domo
Bierfabriko
Paroĥejo
Esperanto
Edward Sapir naskiĝis en la jaro 1884 en Lenborko, en germana juda familio, kaj kiel infano kun la gepatroj elmigris al Usono. Dum sia laboro kiel jud-usonaantropologo kaj mondfama lingvisto science defendis la tezon, ke Esperanto ne estas artefarita:
"La logika neceso de internacia lingvo en modernaj tempoj estas en stranga kontrasto al la indiferenteco kaj eĉ kontraŭemo, kun kiu la plimulto da homoj rigardas ĝian eblon. La provoj ĝis nun faritaj por solvi la problemon inter kiuj Esperanto verŝajne atingis la plej altan gradon de praktika sukceso, tuŝis nur tre malgrandan parton de la popoloj.La rezisto kontraŭ internacia lingvo havas malmulte da logiko aŭ psikologio por si. La supozita artefariteco de lingvo kiel Esperanto aŭ iu el la similaj lingvoj, kiuj estis prezentitaj, estis absurde troigita, ĉar estas sobra vero, ke estas praktike nenio en tiuj lingvoj kio ne estas prenita el la komuna stoko da vortoj kaj formoj, kiuj grade evoluis en Eŭropo." ("Encyclopaedia of the Social Sciences" / Enciklopedio de la Sociaj Sciencoj, 1933-1969, vol. 9, p. 168 en la eldono de 1950)[2]
La liceon de Stefan Żeromski en Lenborko finis kaj loĝas en la apuda urbeto Lebo / Łeba la granda amiko de Esperanto Kazimierz Kleina, pola-kaŝuba entreprenisto kaj politikisto, municipano, parlamentano de Pola Sejmo de la 5-a oficperiodo 2005 - 2007, senatano de la 4-a, 7-a kaj 8-a oficperiodoj (de la unumandata balotregiono ĉirkaŭ Lenborko kaj Lebo). Li estas ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE).
Starosto de distrikto LęborkRyszard Wenta (legu: Rikardo Venta) finance helpis la Esperanto-aranĝon en Malbork, t.e. la junularan internacian E-renkontiĝon t.n. Ago-Semajno (la 27an de decembro2007 ĝis 2a januaro 2008) financante la transport-kostojn de la aŭtobuso por la loka kaŝuba folklor-ensemblo "Ziemia Lęborska" (Lenborka Tero) sub la gvido de sinjorino Regina Szczupaczyńska (legu: Ŝĉupaĉinjska), la manaĝerino de la ensemblo. Tiu ensemblo furoris dum Ago-Semajno en Malborko kun siaj ĉarmaj folklor-dancoj, kantado en la lingvoj kaŝuba, pola kaj Esperanto kaj kun la belega kristnasktema spektaklo (pastoralo) por la E-junularo el 48 landoj de kvar kontinentoj.
Wiesław Budkowski (2012): Ziemia Lęborska / Tero de Lębork, Miejska Biblioteka Publiczna w Lęborku / Publika Urba Biblioteko en Lębork, Lębork.
Jarosław Ellwart (2000): Kaszuby / Kaŝubio, Region / Regiono, Gdynia.
Hubert Gógnowicz, Zygmunt Brocki (1978): Nazwy miast Pomorza Gdańskiego / Urbaj nomoj en Gdanska Pomerio, biblioteko de Ossolineum, Vroclavo.
Dawid Keller (2012): Dzieje kolei w Polsce / Historio de fervojo en Pollando, Eurosprinter, Rybnik.
Jerzy Kondracki (2000): Geografia regionalna Polski / Regiona geografio de Pollando, PWN / Pola Scienca Eldonejo, Varsovio.
Józef Lindemajer, Teresa Machura (1982): Dzieje Lęborka / Historio de Lębork, Wydawnictwo Poznańskie / Eldonejo d Poznano, Poznano.
Friedrich Lorentz (1923): Polskie i kaszubskie nazwy miejscowości na Pomorzu Kaszubskiem / Pola kaj kaŝubaj nomoj de lokoj en la Kaŝubia Pomerio, Instytut Zachodnio-Słowiański / Okcident-Slava Instituto, Poznano.
Marta Szklarkowska (1998): Historia Bytowa / Historio de Bytów, Urząd Miasta w Bytowie / Urba oficejo en Bytów, Bytów.
Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1884): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich / Geografia vortaro de Kongresa Pollando kaj aliaj slavaj landoj, vol. 5, Nakładem Władysława Walewskiego / Eldono de Władysław Walewski, Varsovio.