La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Várpalota, malantaŭ la fortikaĵo.
En Várpalota la unua mencio okazis en 1629, tiam la luteranoj kaj kalvinanoj havis komunan preĝdomon. En 1700 la 2 religioj disiĝis, poste la luteranoj aĉetis domon, kie okazis mesoj ĝis 1721. Oni konstruis novan preĝdomon en 1721, poste jam kirkon en 1779. La orgeno alvenis en 1780. La turo estis konstruita nur en 1805. La internaj muroj estis pentritaj en 1810 kaj 1896. Nova orgeno estis aĉetita en 1834. La preĝejo pro la mondomilito iomete ruiniĝis en 1945, sed poste ĝi renoviĝis. En la jaroj 1971 kaj 1972 la preĝejo estis trakonstuita, nur la turo kaj la 4 ĉefmuroj restis originaj.
La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, malsupre funkcias la enirejo, la plej supre la turo altiĝas. Interne la galerio estis konstruita en 1810, la ĉefaltara bildo estis pentrita en 1799, la predikejo estis farita tiutempe.
La preĝejo havas koruson.