Ludoviko la 3-a aŭ Ludwig Luitpold Josef Maria Aloys Alfried (naskiĝis la 7-an de januaro 1845 kaj mortis la 18-an de oktobro 1921) estis princo, regento kaj la lasta reĝo de Bavario de 1913 ĝis 1918.
La 12-an de decembro 1912 mortis Luitpold de Bavario, la patro de Ludoviko.
Luitpold estis por la detronigo de sia nevo, Ludoviko la 2-a. Li estis Princo Regento ekde 1886 ĝis sia morto, je la nomo de sia alia nevo Otto, kiu nekapablis mense regi. Ludoviko la 3-a sekvis sian patron kiel Princo Regento.
Tuj poste, kelkaj grupoj de la socio postulis ke Ludoviko estu proklamita Reĝo de Bavario kaj ne Princo Regento.
La 4-an de novembro 1913, la parlamento amendis la konstitucion de Bavario por inkludi klaŭzon kiu specifas ke, se la regenteco pro nekapableco daŭras 10 jarojn aŭ pli, sen la atendo ke la reĝo povu regi denove, la regento povas proklami la finon de la regenteco kaj la transdonon de krono, kiu estis ratifikita de la parlamento.
La amendo estis bone akceptita de la majoritato de la Malalta ĉambro, kie estis 122 por kaj 27 kontraŭ.
La sekvantan tagon, la 5-an de novembro 1913, Ludoviko anoncis la parlamenton kaj la fino de sia regenteco, detronigante sian kuzon Otto.
La parlamento rekonis lin kiel la reĝo Ludoviko la 3-a de Bavario.
La mallonga regado de Ludoviko la 3-a estis konservativa kaj influita de la katolika encikliko Rerum Novarum.
La ĉefministro Georg von Hertling, enoficigita de Luitpold en 1912, gardis sian oficon.
Akuzita de demonstri iom da lojalecon al Prusio, Ludoviko la 3-a iĝis progresive nepopulara dum la Unua mondmilito. Ludoviko la 3-a kaj sia familio foriris el Munkeno la 7-an de novembro 1918, post kiam la Novembra Revolucio atingis Bavarion.
La 13-an de novembro en la sama jaro, la reĝo koncedis dokumenton kiu liberigis siajn oficistojn kaj militistajn oficialulojn de iliaj ĵuroj al la reĝo. La nova respublika registaro ĵuse formita de Kurt Eisner interpretis tion kiel abdiko.