Los Secretos (La Sekretoj) estas grupo de pop-muziko hispana fondita en Madrido kaj kiu ekkarieris el la 1980-aj jaroj al la aktualo. Oni asociis ilin kun la movado kutime nomata kiel Madrida Movida, kaj aperis en dokumentaloj en hispana televido RTVE komence per[1] la Koncerto omaĝo al Canito; ili preferis ĉiam identiĝi kun la grupoj elirintaj laŭ la influo de la brita New Wave.
Historio
La membraro ege ŝanĝis. Dekomence pro la sekvaj mortoj de du tamburaristoj, nome Canito kaj poste ties anstataŭanto same komponisto kaj kantisto Pedro A. Díaz; ambaŭ ege influis en la grupo). La ĉefa kerno de Los Secretos estis komponita de la fratoj Urquijo (1980-1984): Javier Urquijo (nur komence), Enrique Urquijo (ĝis sia morto en 1999) kaj Álvaro Urquijo. Krome Jesús Redondo, Nacho Lles kaj Steve Jordan formis parton de la grupo en 1986. La aktualan grupon komponas Álvaro Urquijo (voĉo kaj gitaroj), Ramón Arroyo (gitaroj), Jesús Redondo (klavaro) kun Juanjo Ramos (baso) kaj Santi Fernández (tamburoj) - tiu du kutimaj muzikistoj sed ne membroj fakte.
Los Secretos agadis dum pli da tridek jaroj, kaj danke al nombraj kantoj konsiderataj jam klasikaj (inter kiuj Déjame (Lasu min), Sobre un vidrio mojado (Sur malseka vitro), Quiero beber hasta perder el control (Mi volas drinki ĝis kontrolperdo) kaj Pero a tu lado (Sed je via flanko)), ili iĝis unu el la grupoj plej gravaj de la historio de la pop-muziko hispana.
Ili plie profesie sukcesis dum la 1990-aj jaroj, kiam ili eldonis la albumojn Adiós tristeza kaj Cambio de planes kaj poste la kolekto Grandes éxitos. Krizo alvenis en 1999 pro la morto de Enrique Urquijo, dura frapo kiu paradokse kontribuis al renaskiĝo de la bando per la publikigo de la albumo omaĝa A tu lado en 2000, kiu ĝuis kunlaboradon de nombraj konataj artistoj. En 2002 Los Secretos revenis per nova albumo studia laŭ estrado de Álvaro Urquijo kaj poste ili publikigis novan kolekton celebre de la 30-jariĝo de la grupo kaj du koncertajn registraĵojn.