Liverpola Universitato John Moores (angle Liverpool John Moores University, akronime LUJM) estas brita universitato situanta en Liverpool. La universitato estas nomita laŭ la komercisto John Morse kiu donacis grandajn monsumojn al la institucio. Ĝi estis rekonita kiel universitato en 1992 kaj aliĝis al la du pli malnovaj universitatoj en la grandurbo de Liverpool [1].
Aktuale en 2014, pli ol 20,000 studentoj studas en Universitato John Moores, de kiuj 17,835 estas bakalaŭraj studentoj .
En 2007, Doktoro Brian May, la gitaristo de la muzikbando Queen, funkciis kiel la prezidanto de la universitato. En 2013 majo li estis anstataŭigita per Brian Lawson.
La universitato unue estis establita kiel institucio por la studo de mekaniko en 1823, kaj tra la jaroj kelkaj proksimaj altlernejoj estis aldonitaj al ĝi. En 1970 la institucio estis rekonita kiel la Liverpool Politeknikejo. Ekde 1892, la institucio ankaŭ estis engaĝita pri maraj studoj, enkadre de la Mara Kolegio de Liverpool kiu estis establita tie. En 1992, la institucio estis rekonita kiel universitato kaj la nomo de la filantropo, John Morse, estis aldonita al ĝi.
Universitato John Moores havas kvin fakultatojn [2]:
La universitato havas tri kampusojn.