La Linio Rinkai (japaneりんかい線) estas fervoja linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas la sola linio funkciigata fare de la firmao en publika–privata partnereco "Tokyo Waterfront Area Rapid Transit". Ĝi ligas centran Tokion al la artefaritaj insuloj Aomi kaj Odaiba. La linio estas servata de kelkaj trajnoj sur la linio Saikyō de East Japan Railway Company (JR Orienta) kiuj daŭrigas al Shinjuku, Ikebukuro, Ōmiya, kaj Kawagoe.