Linio Ginza (japane 銀座線 [Ginza-sen], angle Ginza line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas oranĝa koloro. La emblemo de linio estas latina litero "G" en oranĝa ringo.
Historio
La linio Ginza estas unua linio de la metroo de Tokio. Ĝi ricevis tiun nomon en 1953 por distingi ĝin de la dua linio — linio Marunouĉi (kiun oni komencis konstrui en 1951 kaj malfermis en 1954).
- 1914: japana aferisto Hayakaŭa Noricugu (早川徳次) vizitis Londonon, kie li pririgardis Metroon de Londono kaj konkludis, ke ankaŭ Tokio bezonas metroon.
- 29-a de aŭgusto 1920: Hayakaŭa Noricugu fondis kompanion Tokyo Underground Railway (東京地下鉄道 [Tōkjō Ĉikatecudō], laŭvorte: Tokia metro-vojo).
- 27-a de septembro 1925: komenco de konstruado de la metroo.
- 30-a de decembro 1927: malfermo de la unua sekcio inter stacioj Asakusa (G-19) kaj Ŭeno (G-16). Tiutempe ĝi estis tiel populara, ke necesis atendi pli ol 2 horoj por veturi 5 minutojn subtere.
- 1-a de januaro 1930: plilongigo de la linio je 1,7 km ĝis tempa stacio Mansejbaŝi.
- 21-a de novembro 1931: fermo de la stacio Mansejbaŝi kaj malfermo de stacio Kanda (G-13), situanta pli sude je 500 metroj.
- 21-a de junio 1934: plilongigo de la linio ĝis stacio Ŝimbaŝi (G-08), ĝis kiu la konstruado estis planita origine.
- 1938: malfermo de sekcio inter stacioj Ŝibuja (G-01) kaj Toranomon (G-07) fare de la kompanio Tōkyō Rapid Railway (東京高速鉄道 [Tōkjō kōsoku tecudō]) — fako de antaŭinto de nuna Korporacio Tokju.
- 1939: plilongigo de la sekcio de Toranomon (G-07) ĝis Ŝimbaŝi (G-08), lanĉo de komunaj trajnoj.
- 9-a de julio 1941: la kompanioj posedanta la du sekciojn unuiĝis en unu kompanion Teito Rapid Transit Authority (帝都高速度交通営団 Teito Kosokudo Kocū Eidan), konata ankaŭ kiel Ejdan (営団 [Eidan]) aŭ TRTA.
- 1953: decido de TRTA nomi "Linio Ginza" la unuiĝintan sekcion inter stacioj Ŝibuja (G-01) kaj Asakusa (G-19) por distingi ĝin de la nova tiam konstruata sekcio, kiun oni tiam nomis Linio Marunouĉi.
- 1997: malfermo de la plej nova stacio Tameike-Sanno (G-06).
Trafiko
Plimulto de trajnoj veturas inter stacioj Ŝibuja (G-01) kaj Asakusa (G-19). Estas ankaŭ trajnoj inter stacioj Ŝibuja (G-01) kaj Ŭeno (G-16) kaj inter Ŭeno (G-16) kaj Asakusa (G-19).
Dum labortagoj la trajnoj veturas kun la intervalo:
- Matena pinthoro — 2 min.
- Vespera pinthoro — 2 min. 15 sek.
- Tage — 3 min.
La unua trajno:
La lasta trajno (labortago/semajnofino):
La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Ginza Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)
Stacioj
Ĉar la linio Ĝinza estas la plej malnova linio en la metroo de Tokio, ĝiaj stacioj situas pli proksime al la tersurfaco. La platformo de la linio en la stacio Ŝibuja troviĝas eĉ en la tria etaĝo de la stacia konstruaĵo.
Eksteraj ligiloj