Linio Fukutoŝin aŭ Linio Fukutoshin (japane 副都心線 [Fukutoŝin-sen], angle Fukutoshin line) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la Metroo de Tokio. La simbola koloro de linio estas bruna koloro. La emblemo de linio estas latina litero "F" en bruna ringo.
La japana vorto "fukutoŝin" (副都心 [fukutoŝin]) laŭvorte signifas "akcesora(j)n centro(j)n de urbego (ĉefurbo)". La linio Fukutoŝin kunigas 3 akcesorajn urbocentrojn: Ikebukuro, Ŝinĝuku kaj Ŝibuja, kiuj estis kunigita antaŭe nur per linioj de Japana Fervojo: Jamanote, Sajkjo kaj Ŝonan-Ŝinĝuku.
Historio
Trafiko
Estas 3 tipoj de trajnoj:
- Naveda ekspreso (通勤急行 [cūkin kjūkō]) iras labortage dum matenaj kaj vespaj pinthoroj;
- Loka trajno (各停 [kakutei]) iras po 5—8 fojoj hore;
- Ekspreso (急行 [kjūkō]) iras (precipe tage) po 3—5 fojoj hore.
Dum labortagoj la trajnoj veturas kun la intervalo (inkluzive ekspresojn) estas 3—5 minutoj (tage).
La unua trajno:
La lasta trajno (labortago/semajnofino):
La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Fukutoŝin Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)
Stacioj
Stacioj lokiĝas en Tokio (ekde F-02 ĝis F-16) kaj en gubernio Sajtama (F-01).
Ĉe la fina stacio Ŭakoŝi (F-01) la linio Fukutoŝin kuniĝas kun linio Tobu-Toĝo de Fervojo Tobu. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Ŝinrinkoen.
Ĉe stacio Kotake-Mukajhara (F-06) la linio Fukutoŝin kuniĝas kun linio Sejbu-Jurakuĉo de Fervojo Sejbu. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Hanno tra linio Sejbu-Ikebukuro (linioj Sejbu-Jurakuĉo kaj Sejbu-Ikebukuro kuniĝas ĉe stacio Nerima).
Ĉe la fina stacio Ŝibuja (F-16) la linio Fukutoŝin kuniĝas kun linio Tokju-Tojoko de Korporacio Tokju. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Motomaĉi-Ĉukagaj tra linio Minato-Miraj.
Ekspreso (E) kaj naveda ekspreso (NE) haltas ĉe stacioj, markitaj per "●", kaj preterpasas tiujn, markitajn per "|". Dum semajnofino (sabato kaj dimanĉo) kaj aliaj ripoztagoj la ekspreso (E) haltas ĉe stacioj, markitaj per "▲".
Eksteraj ligiloj