Lichte dokumente unuafoje menciiĝis en 1414.[1] Jam en 1764 la Wallendorfer Porzellanmanufaktur en Lichte fabrikis porcelanaĵojn, sekve la manufakturo apartenas al la plej malnovaj porcelanfaraj entreprenoj de tuta Eŭropo. La varoj baldaŭ ekfamis ankaŭ ekstere de la tiamaj landaj limoj. Jam en 1822 Johann Heinrich Leder malfermis novan manufakturon kiu sub la nomo Lichte Porzellan ekzistis ĝis 2014.
Ĝis 1920 la komunumo estis separita submetite je du suverenoj: la oriento estis parto de la duklando Saksio-Meiningen, la okcidento de Schwarzburg-Rudolstadt. Dum la Dua mondmilitopolaj punlaboristoj devis labori en Lichte. Pri du viktimoj el la koncentrejo Buchenwald en aprilo 1945 memoras tabulo ĉe la tombejo.[2] Komence de julio 1950 iĝis kvartaloj de Lichte la komunumoj Bock und Teich, Geiersthal kaj Wallendorf.
Inter 1922 kaj 1952 Lichte apartenis al la Landa distrikto Saalfeld, poste al la GDR-subdistrikto Neuhaus kaj inter 1994 kaj 2018 al distrikto Saalfeld-Rudolstadt. Post ekaparteno al Neuhaus komence de 2019 Lichte aŭtomate ŝanĝis sian apartenon al distrikto Sonneberg.
Ĝis 1997 funkciis stacidomo en Lichte ĉe la fervoja linio kondukanta de Probstzella al Neuhaus. Ĝis hodiaŭ imponegas granda viadukto sub kiu estas la aŭtovojo.
↑Paul Lattermann: Lichte in Thüringen. Wallendorf, Bock und Teich, Lichte, Geiersthal. Entstehung und Entwicklung. Verwaltungsgemeinschaft Lichtetal am Rennsteig, Lichte 1996, p. 27.
↑Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Band 8: Thüringen. VAS – Verlag für Akademische Schriften, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 237.