La hodiaŭaj limoj komunumaj estiĝis per la enkorpigo de la najbara komunumo Oelze en julio 1950.[1] Tiam loĝis surloke ĉ. 3800 homoj. Post la kuniro la nombro de la enloĝantaro ege malkreskis; je la fino de 2004 loĝis tie ĉi ankoraŭ 2197 uloj, en 2012 nur 1486 homoj.
En la 23.12.1595 lepsika entrepreno metalfandaĵsegregacia ricevis fare de la schwarzburgaj grafoj Günther kaj Hans Günther la permeson starigi en ĝis tiam malsetlita loko en la valo Rosenthal apud la enfluo de Katze en Schwarza fandaĵsegregacian centron. Inter la kompanianoj estis Wolf von Lindenaŭ la pli maljuna, Arnt Preun, Theobald Preun kaj Markus Merten. La konstruo de la unuaj ejoj komenciĝis en aprilo 1566. La fabriko Hütte an der Katze aŭ Katzenhütte im Rosenthal estis ankaŭ nomdonanto de la tuta vilaĝo.[2] Eĉ pli malnovaj skribaĵoj en ekleziaj libroj de la komunumo Meuselbach atestis la nomon Gräntzhaus por la sama areo.
La fabriko pritraktis tenoriton (nigran kupron) venantan el la regiono de Mansfeld. De tio oni per divido faris pretan kupron kaj arĝenton. Post la kadukiĝo de tiu ĉi uzino la nova fer-martelego sekurigis la vivperlaboron de tre multaj el la lokuloj.
La ampleksaj arboroj donis ankoraŭ en la 14a jarcento kaŝejojn al ursoj, cervoj kaj aliaj bestoj kaj pro tio troviĝis ĉe Wurzelberg-monto duka ĉasdomo. En 1786 estis ankoraŭ proksime reĝaj agloj kaj brunaj ursoj kaj en 1810 mortpafitis la lasta linko kaj en 1820 la lasta lupo. Okaze de kortega ĉasamuziĝo en 1581 pafitis dum unu semajno 266 cervoj. La arbaro liveris al la arbaragrikulturistoj la fojno, al la metiistoj lignokarbon. La flosistoj transportadis la lignon envalen. Dehakistoj, karbistoj kaj flosistoj sekve estas multaj laŭprofesie. tie ankaŭ faritis la unuaj provoj pri produktado de porcelenaĵoj ĉirkaŭ la jaro 1759a. Tio estas en kunteksto kun la feruzinestro Johann Wolfgang Hammann. Baldaŭ poste Hammann translokigis la produktadon al Neuhaus-Wallendorf. Tie la Wallendorf-porcelanaĵoj famiĝis ne nur medie sed pluse en pli foraj regionoj. La Sinjorara domo konstruitis en 1760 de Hamann. Nur en la 19a jarcento alvenis novaj fabrikoj, kaj aparte gravis ekde 1864 la porcelanaĵfabriko Hertwig kiu funkcias ĝis hodiaŭ.
Antaŭ la daŭra setlo estis jam konataj kelkaj orientiĝaj kaj limaj punktoj. Unue menciitis en 1229 la rivero Oelze sub la nomo Ulsna.[3], en 1366 Wenigen Wolgast (Kleine Wulst) kaj Weiße Schwarza[4]. La loko Katzhütte entndiĝas multajn kilometrojn tra la valoj de Katze, Oelze, Masse kaj Sĉwarza. La etaj, per ardezo kovritaj domoj seninterrompe sterniĝas ĉe la montodeklivo en la supera Saale-valo. Ĝis 1918 apartenis Katzhütte al la Supera administrujo de la Princlando Schwarzburg-Rudolstadt.
Katzhütte havas stacidomon ĉe Schwarzatalbahn fakte temas pri la fina punkto de ĝi.
Pereintaj lokoj
Multas surloke iam gravaj ejoj/lokoj kiuj pereis aŭ estas pereanta. Jen kelkaj el ili:
iama okangula ĉaskastelo (Jagdsalon) de la grafoj kaj princoj de Schwarzburg-Rudolstadt sur Wurzelberg-monto (1740-1900; malkonstruitis ĝi pro kadukiĝo troa). Apartenis al la komplekso ankaŭ loĝejoj por ĉasidtoj kaj servistoj, ĉevalejo, fiakrejo kaj karbejo.[5]
grundo de la iama feruzino, la posta VEB KEFAMA; kvazaŭ ĉiuj ejoj ĝiaj malkonstruitis en la 1990aj jaroj
grundoj de la iama porcelanaĵfabriko Hertwig kaj de la posta VEB Zierkeramik (produktofino je la fino de la 1990aj jaroj, malkonstruiĝo en 2005)
kolorfabriko Farbenfabrik zu Neuwerk bei Oelze (fermo en 1990 kaj poste malkonstruiĝo)
eksa Hotelo Kieslerstein, la posta Popoldomo kun gastejo, trinkejo kaj du salonegoj; ĝi malkonstruitis en 2015; maluzo ekde 1990 kaj kadukiĝo post privatigo; malapero de la plej granda kultura institucio en la tuta komunumo kie okazis i.a. Karnevalo en la Schwarza-valo kaj multaj porturistaĵoj
Gastejo Zum Rosenbaum – sidejo de la civitanardefendantoj de 1848; poste loĝejo kaj aĉethalo post la Turniĝo; apudas nun ŝparkaso
iama someraj ĝardeno kaj pavilono de la familio Hertwig; dum GDR-temo ĝis la komenco de la 1970aj jaroj Domo de la junaj pioniroj; pli malfrue kadukiĝo intencata
Hertwig-vilao de iamaj fabrikestroj; post 1945 utiligo kiel loĝejo, post 1990 maluzo; malkonstruo necesis en 2011.
abio Königstanne, iam la plej granda kaj impona abio de tuta Germanujo kun alteco de 44 metroj kaj ĉepieda grando de 8,75 metroj; ĝi terenfalis en septembro 1947 dum ventego
↑Herbert Kühnert, Rudolf Ruhe: Die geschichtliche Entwicklung der Landkreise Rudolstadt und Neuhaus a. R. En: Rudolstädter Heimathefte. Bd. 2, Heft 3/4, 1956, ISSN 0485-5884, p. 90–101.
↑Thüringer Staatsarchiv Rudolstadt, Kanzlei Rudolstadt, Nr. E XI Nr. 87, Privilegiricevo pri fabrikstarigo.
↑Otto Dobenecker: Regesta diplomatica necnon epistolaria historiae Thuringiae. Band 3: (1228–1266). Gustav Fischer, Jena 1925, p. 17, Nr. 81.