La Biblioteko de Historio de la Eklezio en la centro de Sallagurbo, Utaho havas materialojn kiuj kronikas la historion de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (la Mormona Eklezio). Tiu nova konstruaĵo malfermiĝis al la publiko je la 22-a de junio 2009.