La leontodo kreskas ekde ĝenerale senbranĉaj pivotradikoj kaj produktas unu aŭ pli ol dek tigojn kiuj estas tipe 5 ĝis 40 cm, sed foje ĝis 70 cm altaj. La tigoj povas esti nuancigataj purpurkoloraj, ili estas vertikalaj aŭ oblikvaj, kaj produktas kapitulojn kiuj staras tiel alte aŭ pli alte ol la foliaro. La foliaro estas vertikala elkreskanta aŭ horizontale orientigita, kun petioloj kiuj havas mallarĝajn stipulojn aŭ ili estas senstipulaj. La tigoj povas esti glataj aŭ esti malabunde kovrataj per mallongaj haroj. La 5–45 cm longaj kaj 1–10 cm larĝaj folioj estas lancetformaj, longformaj, aŭ inverse ovoformaj kun la bazoj kiuj iompostiome mallarĝiĝas al la petiolo. La foliomarĝenoj estas tipe malprofund-lobaj ĝis profund-lobaj kaj ofte disŝiraj aŭ dentaj kun akutaj aŭ obtuzaj dentoj. La kaliketoj (la trinkujo-similaj brakteoj kiuj subtenas la floretojn) konsistas el 12 ĝis 18 segmentoj: ĉiu segmento estas refleksita kaj foje bluverda. La lancetformaj brakteetoj estas duseriaj kun lancetformaj apeksoj. La 14 ĝis 25 mm larĝaj brakteoj estas verdaj ĝis malhelverdaj aŭ brun-verdaj kun la pintoj mallume grizaj aŭ purpurkoloraj. Estas 40 aŭ pli ol 100 da floretoj po kapitulo, havante korolojn kiuj kolore estas flavaj aŭ oranĝflavaj. La fruktoj, aŭ cypselae , kolore intervalas ekde oliv-verda aŭ oliv-bruna ĝis pajlo-kolora aŭ grizecaj. Ili estas longformaj kaj 2 to 3 mm longaj kun maldikaj bekoj. La akenoj havas 4 ĝis 12 ripojn kiuj havas akrajn randojn. La silkemolaj papusoj, kiuj formas la paraŝutojn, estas blankaj ĝis arĝentblankaj en koloro kaj ĉirkaŭ 6 mm larĝaj. Plantoj tipe havas 24 aŭ 40 parojn da kromosomoj sed kelkaj plantoj havas 16 aŭ 32 kromosomojn [5] . Plantoj havas laktecansukon kaj la folioj estas ĉiuj bazaj. Ĉiu floranta tigo havas ununuran kapitulon. Al la flavaj kapuloj mankas ujo-brakteoj kaj ĉiuj floroj, kiu estas nomitaj floretoj, estas ligulataj kaj dukseksaj. La fruktoj estas plejparte apomikse [6] produktitaj. Leontodo floras de marto ĝis oktobro [7].
Taksonomio
La taksonomio de la genro taraksako estas malfaciligata kaŭze de apomiksaj kaj poliploidajfilogenetikaj linioj [8][9], kaj la taksonomio kaj la nomenklatura situacio de leontodo ankoraŭ ne estas plene solvitaj. En la pasinteco la taksonomio de tiu specio estis komplikigita kaŭze de la agnosko de multaj specioj [10], subspecioj kaj mikrospecioj. Ekzemple la Germana Floraro de Rothmaler agnoskas proksimume 70 mikrospeciojn [11].
La enmetitaj plantoj al Nordameriko estas triploidoj kiuj reproduktiĝas per deviga gametofita apomikso [12] . Ekzistas tri subspecioj de leontodo, inkludante [13][14] :
Taraxacum officinale ssp. ceratophorum (Ledeb.) Schinz Eksthellung. Ĝi troviĝas en Kanado kaj okcidenta Usono [15][16].
Taraxacum officinale ssp. vulgare (Fuĝo. ) Schinz & R. Keller.
Du el ili estis enmetataj en Alaskon kaj la tria (ssp. ceratophorum) estas tie ĉi indiĝena[17].
Karolo Lineo nomis la specion Leontodon taraxacum en 1753. La genronomo Taraxacum, eble devenas de la arabavortoTharakhchakon aŭ de la greka vorto Tarraxos[18]. La angla nomo dandelion, derivas de la francaesprimodent de lion kiu signifas "denton de leono", aludante la dentrandan foliaron [18].
La leontodo estas ofta koloniigisto post fajroj, kaj per de ventoblovitaj semoj kaj per semoĝermado el la grunda semobanko [20]. La semoj restas viveblaj en la semobanko dum multaj jaroj, kiel montras studaĵoj.
Tiu specio estas iom trokreskanta semoproduktanto, kun 54 ĝis 172 semoj produktitaj po kapitulo, kaj unuopa planto povas produkti pli ol 5 000 semojn jare. Laŭtakse pli ol 97 000 000 da semoj po hektaro povus esti produktitaj ĉiujare per densa vegetaĵaro de taraksakoj. Se liberigitaj, la semoj povas esti disvastigataj per la vento ĝis plurajn cent metrojn de siaj fontoj. La semoj ankaŭ estas komunaj malpuraĵoj en paŝtejaj kaj furaĝaj semoj. La plantoj estas adaptiĝkapablaj al la plej multaj grundoj kaj la semoj ne estas dependantaj de malvarmaj temperaturoj antaŭ ol ili povas ĝermi sed ili devas troviĝi ene de la supraj 2,5 centimetroj de la grundo[17].
La leontodo estis ankaŭ ligita al ekaperoj de abrupta fleksiĝo de unu aŭ ambaŭ malantaŭaj kruroj ĉe ĉevaloj[21]. Dum ne en florado, tiu specio foje estas konfuzita kun aliaj, kiel ekzemple: Chondrilla juncea[22] kiu havas similajn bazajn rozetojn de foliaro.
Uzado
Kvankam la leontodo estas konsiderata fiherbo, fare de la plej multaj ĝardenistoj kaj herbotapiŝo-posedantoj, la planto havas plurajn kuirartajn uzojn. La specionomo officinale aludas ĝian kuracherban valoron, kaj derivas de la vorto opificina, poste officina, signifante laborejon aŭ apotekon[23]. La floroj uzeblas por fari taraksakovinon[24] , la legomoj estas uzitaj en salatoj, la radikoj estas taŭgaj por prepari specon de kafo kiel trinkaĵo kaj la planto estis utiligita fare de la usonaj indianoj kiel manĝaĵo kaj medicinaĵo[25].
La leontodo estas kultivata profesilaŭe en malgranda skalo kiel folia legomo. La folioj povas esti manĝataj kuiritaj aŭ krudaj en diversaj formoj, kiel ekzemple ene de supo aŭ salato. Ili estas verŝajne karaktere plej proksimiĝas brasikaj legomoj. Kutime la junaj folioj kaj nemalfermitaj burĝonoj estas manĝataj krudaj en salatoj, dum pli aĝaj folioj estas kuirataj. Krudaj folioj havas iomete amaran guston. Taraksakosalato ofte estas akompanata de malmole kuiritaj ovoj. La folioj havas gravan proporcion de vitamino A, vitamino C kaj fero, kunportante pli da fero kaj kalcio ol spinaco[26].
Se oni ŝirmas la foliojn de la sunlumo, la folioj havas malpli amaran guston. Tio ĉi estas malnova metodo ĝui la foliojn en salato evitante la amaran guston [27]
↑ (1999) “Chloroplast DNA variation and reticulate evolution in sexual and apomictic sections of dandelions”, Molecular Ecology8 (12), p. 2023. doi:10.1046/j.1365-294x.1999.00807.x.
↑ (2003) “Ecological and evolutionary opportunities of apomixis: insights from Taraxacum and Chondrilla”, Philosophical Transactions of the Royal Society B Biological Sciences358 (1434), p. 1113. doi:10.1098/rstb.2003.1302.
↑ 18,018,1angle Kowalchik, Claire; Hylton, William H.; Carr, Anna. (1987) Rodale's illustrated encyclopedia of herbs. Emmaus, Pa.: Rodale Press, p. 141. ISBN 0-87857-699-1.