Leonardo FIORAVANTI estis itala kuracisto, kirurgo, alkemiisto kaj pioniro pri rinoplastio[2]. Fioravanti naskiĝis en Bolonjo sed studis en Napolo. Li laboris en pluraj italaj urboj, inklude de Romo, Venecio kaj Palermo. Li estis unu el la plej apartaj kuracistoj dum la fino de la 16-a jarcento en Italio. Komencante sian karieron kiel komuna empiria resaniganto, en Palermo, li supreniris la italan duoninsulon same kiel la socian hierarkion, iĝante unue licencita kirurgo (Napolo, Romo), poste sukcesa medicina verkisto (Venecio) kaj diplomita kuracisto (Bolonjo) kaj fine doktoro ĉe la kortego de Filipo la 2-a.[3] Tiel kiel ĉiuj barbiraj kirurgoj siaepoke, li estas konsiderata unu el la unuaj medicinaj famuloj en la historio, kies libroj kaj kuraciloj ade estis popularaj dum la jaroj 1600.
Biografio
Leonardo Fioravanti estis filo de Gabriele kaj Margarita Fioravanti. Grava okazaĵo raportita dum la infanjara epoko de Fioravanti en Bolonjo estas la perforta tifoida epidemio de la jaroj 1527-1528, kiu forbalais la urbon tiam kiam li estis dekjara.[4] La kirurgio, en la Mezepoko, estis praktikata de individuoj apartenantaj al la gildo de la barbiroj, sen baza medicina edukado.
La transformo al scienca branĉo de la medicino komencis en la 16-a jarcento. En ĉi tiu procezo, granda rolo estis tiu, kiun li ludis. Li estis doktoro pri medicino diplomita en la Universitato de Bolonjo. Polemika viro, li ankaŭ estis novigado en multaj kampoj de la medicino, kiel ekzemple en la preventado de malsanoj, farmakologio, terapio, ktp. Reveninte el unu el la lastaj krucmilitoj, li vizitis la fratojn Vianeos, en Kalabrio, kaj li povis lerni de ili la teknikon por rekonstruado de la nazo, kiun elpensis “Antonio Branca” dum la antaŭa jarcento kaj ankoraŭ praktikata nur de la barbiraj kirurgoj.
Li publikigis sian sperton en libro, kiu probable inspiris siajn samtempulojn. Gaspare Tagliacozzi, profesoro en la Universitato de Bolonjo, permesis al li ekkoni ĉi tian rekonstruan kirurgion. Tagliacozzi komprenis la valoron de la metodo priskribita de Fioravanti kaj transformis barbir-kirurgian teknikon en rimarkindan ĉapitron de la scienca kirurgio diskonigante en la akademiaj rondoj la principojn de la pedikula klapo, kiuj estis la bazo por disvolvi modernan plastan kirurgion.
En la aĝo de tridekjaroj, Fioravanti ŝajne havis “specon de epifanio” kaj lasis Bolonjon. Kiel li priskribis en sia aŭtobiografio, li “komencis promeni tra la mondo kaj alfronti la maron, vidinte multajn urbojn kaj provincojn, praktikante per diversaj specoj de homoj, kuracante multajn virojn kaj virinojn kun ĉiaj specoj de malsanoj. Li iris al Sicilio, esperante renkonti la faman alkemiiston “Akron de Agrigentum”.
Alveninte al Palermo, dum la Karnavala Epoko, li estis konfuzita kun renoma kuracisto de granda scio el Bolonjo. Oni petis lin konsulti hispanan nobelon suferantan malarion. Li rekomendis fortajn elpurigaĵojn kaj vomadojn, kaj la viro resaniĝis. Lia famo disvastiĝis kaj oni petis lin prizorgi multajn aliajn malfacilajn kazojn. Ne rajtigita praktiki kiel kuracisto, li pli kaj pli engaĝiĝis kun la alkemiistoj, “ĉiam praktikante la arton (pri medicino kaj kirurgio) kie ajn li estas, neniam laciĝante studi kaj serĉi la plej bonajn eksperimentojn, ĉu de kleraj kuracistoj, ĉu de simplaj empirioj kaj ĉiaj homoj, eĉ kamparanoj, paŝtistoj, soldatoj".
Frazo de Leonardo Fioravanti
"Vivo estas nenio alia ol longa kaj senlaca pieda vojaĝo, kiu komencas en la tago kiu ni naskiĝas kaj finiĝas en la tago kiam ni mortas."[5]