Gaspare TAGLIACOZZI estis itala kuracisto kaj kirurgo, samtempulo de Mikelanĝelo kaj Leonardo da Vinci kaj pioniro pri plasta kirurgio. Li estis tiel brila studento ke lia profesoro Giulio Cesare Aranzi atribuis al li la postenon kiel substituan profesoron pri anatomio kaj kirurgio. Estas probable ke Taljakoci legis la raportojn de Fioravanti pri la tekniko de Vianeo kaj tio vekis en li la intereso pri la lernobjekto.
Oni povas eĉ kredi ke se li ne estus koninta “Il trezoro della Vita Humana”, Taljakoci iĝus anatomo anstataŭ enmergi mem en ĉi tiu mirakleca nova formo je kirurgio.[3] Taljakoci faris rekonstruadojn de lipoj kaj oreloj, same kiel nazoj, uzante haŭton el la brakoj. Ĝenerale la tiamaj kirurgoj estis migrantaj profesiuloj serĉe de pli grandaj oportunokazoj same kiel iom da libereco por ne suferi la efikojn de la eventualaj fiaskoj.
Biografio
Taljakoci enskribiĝis kiel medicina studento en la Universitato de Bolonjo, en 1565, (cetere, Gerolamo Cardano estis lia profesoro tie, same kiel Ulisse Aldrovandi) kaj komencis instrui anatomion en la “Ospedale della Vita e della Morte” (Hopitalo de la vivo kaj de la morto) tre antaŭ ol kompletigi siajn studojn, en 1570.
Laŭ la historiisto Giuseppe Gherardo Forni (1885-1966), la hospitalo estis probable la plej grava el la dekses trovitaj en la provinco de Bolonjo tiuepoke kaj provizis kadavrojn por la anatomia dissekcio de la universitato.
Ĉi tiu hospitalo estis administrita de la “Kunfrataro de la Morto” (Confraternità della Morte), kiu havis la taskon viziti la malliberejojn kaj konsoli la mortkondamnitojn. La rilato de Taljakoci kun ĉi tiu kunfrataro tiam daŭris dum lia tuta vivo, ĉar per ĝi li havigis la kadavrojn de la ekzekutitoj por uzi en dissekcioj kaj ĉiam konfidis al tiu institucio, en lia volo, la taskon de sia propra entombigo.
Post kiam Taljakoci graduiĝis, Arancjo havigis al li postenon kiel docento pri kirurgio en la universitato. Tiutempe, ĉi tiu eksterordinara junulo engaĝiĝis en la fakultato pri filozofio kaj post kompletigi siajn studojn, en 1576, li iĝis titola membro de la “Kolegio pri Artoj kaj Medicino”, pli konata kiel la “Kolegio de la Doktoroj”.
En februaro 1570, Taljakoci ricevis serion da lecionoj realigotaj en la universitato. Tiaj taskoj ĝenerale estis tradicie atribuitaj al la plejmulto el la pli lertaj lernantoj, por ke ili praktiku la licenzaj ekzamenoj kaj sekva gradiĝo. En la 11-a de septembro 1570 Taljakoci ĵuris fidon kaj fidelecon al la Eklezio de Romo antaŭ la ĉefepiskopo de Bolonjo, kardinalo Gabriele Paleotti, post kiu li estis akceptita por la gradiga ekzameno, antaŭ Ulisse Aldrovandi kaj aliaj.