Le Journal de Mickey (La ĵurnalo de Mickey) estas franclingva ĉiusemajna komiksa gazeto establita en 1934 kaj regule publikigita de Disney Hachette Presse. Ĝi estas centrita en la aventuroj de Mickey Mouse kaj aliaj figuroj de Disney sed ĝi enhavas ankaŭ aliajn bildostriojn. Ĝi estis konsiderita laŭ "la nasko de la moderna bildoliteraturo".[1] Ĝi estas nune la plej populara franca ĉiusemajna gazeto por infanoj inter 8a kaj 13a jaroj.