Tiu turista kaj florumita urbo ricevis en 2006 regionan premion pri la valorigo de sia medio kaj vidindaĵoj. La ĉirkaŭaj montetoj ĝuas multnombrajn, variajn arbspecojn. La urbocentro estas tipe provenca, kun okraj fasadoj aŭ piedirantaj stratetoj.
Geografio
Le Cannet, ĉefurbo de unu kantono, situas proksimume 2 kilometrojn el la Mediteraneo, norde de la strando kaj haveno de Cannes. Ĝi estas kelkfoje kromnomita la « Madejro de Francio », pro la doktoro Pietra Santa kiu nomigis ĝin tiel post vojaĝo al la Kanarioj. La urbo ĝuas vastan panoramon, el la Insuloj de Lerino ĝis la monto Estérel.
La klimato de Le Cannet estas mediteranea. Samkiel Romo, Le Cannet enhavas sep montetojn sur sia teritorio : Le Pézou, La Colle, Le Bosquet, Serra Capeou, Les Clauvins, Font-Marie kaj Les Bréguières. Grava romia vojo, la Via Julia, antaŭe pasis tra la montetoj : restas el ĝi kelkaj spuroj.