Lancelot HOGBEN (naskita la 9-an de decembro 1895 en Southsea; mortinta la 22-an de aŭgusto 1975 en Wrexham) estis brita lingvokreinto.
Li ekstudis en Trinity College, Cambridge, en 1912. Li fariĝis biologo kaj estis profesoro en Sudafriko, Usono, Londono kaj Aberdeen. Li estis edzo de Enid Charles, konata statistikistino, kaj havis kvar gefilojn.
Li multe vojaĝis kaj vizitis eĉ Japanion. Li estis aŭtoro de grava verko de scienca disvastigado, Science for the Citizen (Scienco por la Civitano), kaj multaj eseoj pri edukado, nome "Dangerous Thoughts" (Danĝeraj pensoj). Pliaj gravaj kaj sufiĉe popularaj verkoj liaplumaj estis Mathematics for the Million (Matematiko por Milionoj) kaj, kunaŭtore, The Loom of Language (La Teksiĝo de Lingvo).
Li kreis la planlingvon Intergloso en 1943. Ĉar tiu ĉi lingvoprojekto de sukcesis, li lasis ĝin en 1963 kaj anstataŭe proponis alian projekton, Esenca Monda Angla, bazita sur Basic English.