Geografia lokigo sur la mapo : Jura
La saline royale d' Arc-et-Senans (esperante : la reĝa salfarejo de Arc-et-Senans) estas registrita en la listo de Monda heredaĵo de Unesko de 1982. La 27-an de junio 2009 kun la saline royale d'Arc-et-Senans estis aldonita. Tiu salfarejo estis konstruita de 1775 en Arc-et-Senans en Doubs en Bourgogne-Franche-Comté de la arkitekto Claude Nicolas Ledoux sub Ludoviko la 15-a kaj Ludoviko la 16-a por produkti salon el la salakvo, kiun oni venigis de la grande saline de Salins-les-Bains ĝis Arc-et-Senans per duobla tubo (salakvodukto) enterigita 21 kilometrojn longa.
Sendube, tiu salfarejo estas esprimo de utopiaj vizioj. Ĝia perfekta duon-cirklo, rekteco kaj simetrio, laŭ iu ajn vidpunkto, konsistigas idealisman arkitekturaĵon. Plie, tia civito, kiu loĝigas siajn laboristojn, nutras ilin, ofertas al ili aktivaĵojn, ebligus al si akiri plenecon kaj sendependecon. Jen ekpraktikado de la plej pra-utopioj, tiaj tiu de Thomas More (Utopia, 1516).