La perdita honoro de iu Katarino Blum (originale: Die verlorene Ehre der Katharina Blum) estas rakonto de la germana verkisto Heinrich Böll, aperinta en 1974. La aŭtoro kritikas per ĝi la agmanierojn de la gazetaro.
La 27-jara protagonistino Katarino BLUM dum la Karnavalo konatiĝas kun Ludwig GÖTTEN kaj pasigas la nokton kun li. Sekvamatene la polico rompeniras la loĝejon de Katarino, por aresti la viron, kiu estis urĝe serĉata krimulo. Tiu tamen jam estas for: Katarino ebligis al li la fuĝon.
Poste la verko precipe temas pri policaj intervjuoj kun Katarino kaj personoj el ŝia ĉirkaŭaĵo. Gravan rolon ludas la ĵurnalistaro, kiu trafosas la privatan vivon de la virino kaj miksas en siaj raportoj faktojn kun inventitaj mensogoj. La protagonistino fine ne plu vidas elirvojon el sia situacio: Per armilo de konato ŝi mortpafas la ĵurnaliston Werner TÖTGES. Fine oni arestas ŝin.
La verko en 1978 aperis ankaŭ en Esperanto. Ĝin tradukis Rikardo Ŝulco.
ankaŭ la aperon de la nova rakonto „La perdita honoro de iu Katarina Blum“, tradukita de Rikardo Ŝulco (tiel!). Aŭtoro de la rakonto estas la elstara progresema okcident-germana verkisto Heinrich Böll — la sola nomo inter la multaj, cetere kiun la tradukinto indulgis, ne kripligante ĝin. Ĉe la unua rigardo mi miksis la nomon „Ŝulco“ kun la nomo de d-ro Schulze, bonfama tradukinto de la romano „Nuda inter lupoj“, kiu aperis antaŭ kelke da jaroj en la Germana Demokratia Respubliko. Komencinte legi la vere intereskaptan rakonton, mi jam sur la unua paĝo kunpuŝiĝis kun frazo 12-linia — peza, laciga, maleleganta, kiu ne sonis esperante, sed jes germane. Mi tamen konscience, sed pene legis la libron ĝis la fino. Mi konstatis, ke ĝi distingiĝas antaŭ ĉio per sia peza kaj nebona stilo. La mistradukon eble helpis la longaj frazoj, propraj al la germana lingvo. Rekordo pri longeco sendube gajnas la paĝoj 91—92: Dudek kvin-linia (preskaŭ unu-paĝa) frazo. Signo pri mistraduko estas ankaŭ amasa uzado de verboformoj nekutimaj en bona Esperanto-teksto (ekz. sur p. 147: „Petro kompreneble sciis, kio en la .Ĵurnalo estis aperadinta pri mi. li estis promesinta al mi . . .“), anstataŭ la kutima simpla, klasika kaj plene klara preterito aperis, promesis. Tiaj kaj similaj kunmetitaj verbotempoj, kiam ili ne estas nepre necesaj, ĝenas kaj faras la tekston peza, ne belsona, kelkfoje ne tuj komprenebla. Per unu vorto — tiel Esperanto ne sonas... Se oni relegus verkojn de niaj klasikuloj (Zamenhof, Kabe, Baghy, Kalocsay, Schwarz, Boulton k. a.), oni vidus, ke ili preskaŭ neniam uzis pezajn kombinojn kiel estas — inta anstataŭ estis. La tradukinto uzas strangajn vortojn kiel demandadita (anst. esplorita, pridemandita k. a'.). En la libro ne mankas gramatikaj eraroj allasitaj sub la influo de la germana lingvo (ekz. „. . . lin kortuŝis la ĉagreno de sia [anst. lia amiko Blorno“). Ah, tiu ĉi sia stumbloŝton, kiun germanaj samideanoj, ne bone lernintaj nian lingvon, uzas malkorekte, influate de sia gepatra lingvo! Nekutime peze sonas vortoj kiel demandadistaro (p. 118); etega (tute eta, tre eta): Katarino pasis (anst. pasigis) la reston de la vespero . . .(p. 122): ŝi ankaŭ ne malatentis (preterlasis) informatigi (informi); li adiaŭis sin de ŝi (anst. li adiaŭis ŝin (p. 132); manko de akuzativo ĉe la edzino (p. 150). Oni renkontas blindan imiton de vortetoj ne-ĝustalokaj kaj ne-ĝustasencaj en Esperanto: jen, nun, tiam. Kaj jen kuriozaĵo: R. Ŝulco tradukas nomojn: Templano anst. Templer, Elzino anst. Else aŭ Elza, Eksgarantio anst. Haftex aŭ Hafteks. Li senescepte esperantigas ĉiujn famili- kaj urbonomojn: Hermanzo (Hermanns), Molotovo (Molotow), Ŝtrojblado (Sträubleder) k. m. a. Tiu praktiko aldone ŝarĝas la legadon de la traduko, kiu jam sen tio estas peza. Esperanto ne E’stas ombro de lingvo, kiu ebligus al ĉiu ajn komencanto aŭ nespertulo fari lingvajn eksperimentojn. Esperanto estas tre belsona dum la jardekoj ellaborita lingvo; ĝi havas sian internan ritmon; fluas kiel monta torento : sonas kiel muziko. Tradukado en Esperanton ne devas esti konfidata al personoj nekapablaj aŭ ne povantaj, flue, artoplene, belsone, klare traduki. Eldono de tiu ĉi fuŝe tradukita libro levas gravajn demandojn. Temas ĉefe pri la selekto de bonaj. Esperanton regantaj kaj nepre talentaj tradukistoj. La eldonejo havas la devon anticipe plene certiĝi, ke la proponita tradukisto ne nur estas perfekta esperantisto, sed havas ankaŭ la kvalitojn, la talenton traduki. Tradukado de beletraĵoj estas arto parenca al verkado. Per tradukoj kiel „Katarina Blum“ oni mise reprezentas Esperanton mem. Ĝi estas ja bonega lingvo, taŭga por perfekta, brila tradukado, se ĝi trafas la manojn de majstro.
La perdita honoro de iu Katarino Blum aŭ kiel potenco povas estiĝi kaj kien ĝi povas konduki: rakonto / Heinrich Böll. [El la germana trad. Rikardo Ŝulco]. - [Gerlingen-Stuttgart]: Bleicher, [1978]. – 154 p. + korektoj ISBN 3-88350-500-5
La rakonto en la jaro 1975 aperis kiel filmo. Reĝisoro estis Volker Schlöndorff. En la ĉefroloj estas videblaj : Angela Winkler (Katarino Blum), Mario Adorf (policano), Dieter Laser (Werner Tötges) kaj Jürgen Prochnow (Ludwig Götten).