La moviĝanta kastelo de Haŭl (japane: ハウルの動く城 [haŭru no ugoku ŝiro]) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 2004.
La reĝisoro estis Mijazaki Hajao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaiŝi Ĝo.
La originala rakonto estas laŭ novelo de Dianna Wynne Jones, sed estis parte modifigita de Mijazaki.
La ĉapelfaristino Sofi ekkoniĝas la magiiston Haŭl, poste la enviema sorĉistino de Novalo metas malbenon sur ŝi. Sofi serĉas la kastelon de Haŭl esperante ke Haŭl povu forigi la malbenon, kaj iĝas purigistino en la kastelo, sed unue Haŭl ne montras intereson por ŝi.
La filmo Hauru no ugoku shiro aperis en 2004 en la kinoj en Japanio, kaj poste ankaŭ en DVD.
En 2004 la filmo de Hauru no ugoku shiro aperis en Japanio ankaŭ kiel kolorplena kvar-voluma filmkomikso, eldonita de Tokuma Shoten.