László Lauber [lAslO laŭber], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lauber László estis hungara avangarda arkitekto.
László Lauber[1] naskiĝis la 21-an de majo 1902 en Pécs, li mortis la 13-an de aŭgusto 1953 en Budapeŝto.
Biografio
László Lauber akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1926. Post siaj studoj li laboris jaron ĉe Gyula Wälder (arkitekto), poste inter 1927 kaj 1931 li estis asistanto en la universitato. En 1933 li malfermis arkitekturan firmaon kune kun István Nyiri (arkitekto). Dum la komenciĝanta socialismo Lauber devis labori en ŝtataj arkitekturaj entreprenoj. En tiu periodo li laboris plej ofte kun Jenő Szendrői. Li ricevis nur postmortan premion en 2010.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
- Aŭtoriparejo Excelsior (Budapeŝto, 1930, jam trakonstruita)
- Duopa vilao (Budapeŝto, 1932, jam monumento historia)
- Loĝdomo (Budapeŝto, 1933–1934, kun Nyiri)
- Hotelo-feriejo (Pécs, 1935–1937, kunarkitekto)
- Familia domo de István Nyíri ((Budapeŝto, 1938, kun Nyiri)
- Financa domego (Budapeŝto, 1938–1940, kun Nyiri, jam monumento historia)
- Fabriko pri telefonoj (Budapeŝto, 1940–1941, kun Nyiri)
- Instituto (Budapeŝto, 1949–1950)
- Kampuso (Budapeŝto, 1949–1950, kun Szendrői)
- Ministerio pri defendo (Budapeŝto, 1949–1950, kun Szendrői)
Fontoj
Memorekspozicioj
Referencoj