La ekoregiono kovras 32 700 kvadratajn kilometrojn de la nordorienta kvinslanda marbordo, ekde tiu ĉi tra serio de altebenaĵoj ĝis la montaro malantaŭ la marbordo. La ekoregiono ampleksas tri diferencajn sekciojn. La norda areo, kiu inkludas la urbon de Cairns, estas la plej vasta, ekde 15°30’ ĝis 19°25’ suda latitudo. Tiu norda sekcio estas ankaŭ konata kiel la Humidaj Tropikoj ( angle : Wet Tropics ) el la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio.
La dua sekcio etendas ekde la Whitsunday-IBRA-subregiono ĝis Carmila, inkluzive de Mackay, kaj la tria sekcio ampleksas Varginbura-Duoninsulon, etendante landinternen por inkludi partojn de Normanbej-Montaro. La du sudaj sekcioj ankaŭ estas konataj kiel la IBRA-regiono Centra Makej-Marbordo (angle : Central Mackay Coast).
Flaŭro
La ekoregiono estas la plej vasta vestiĝo de la aŭstralia pluvarbaro-flaŭro, kaj gastigas praan tutaĵon de plantoj, nomita Antarkta flaŭro, nuntempe karakteriza por Novzelando kaj suda Ĉilio, kaj kiu iam kovris multon de Aŭstralio kaj Antarkto ĝis ĉirkaŭ antaŭ 15 milionoj da jaroj.
Koniferoj de la sud-duonglobafamilioaraŭkariacoj estas la karakterizaj arbospecioj. En la norda sekcio de la ekoregiono, agatido ordinare formas la arbara kanopeo, kun fortika agatido (Agathis robusta) plej komuna je pli malaltaj altitudoj, kaj A. microstachya kaj A. atropurpurea superregantaj je pli altaj altitudoj. En la sudaj sekcioj, Araucaria cunninghamii estas superreganta, kun Araucaria bidwillii dominanta en du malvastaj areoj. Koniferoj el la famio de la podokarpacoj ankaŭ ĉeestas, inkluzive de la genrojPodocarpus kaj Sundacarpus. La arbaroj estas densaj kun grimpoplantoj, filikoj, epifitoj, kaj arekacoj.
Tiuj arbaroj limiĝas je areoj de alta precipitaĵo kaj riĉaj grundoj. En akvo-saturitaj grundoj, la pluvarbara flaŭro estigas melaleŭko-densaĵojn kaj en pli sekaj areoj eŭkaliptoj estiĝas dominantaj. La pluvarbara plantaro ne estas fajro-rezistema, kaj kie periodoj de sekeco permesis neniigantajn incendiojn, la pluvarbara flaŭro estas retiriĝinta, fajro-rezistemaj eŭkaliptoj kapablis stariĝi. Se relativa humida periodo persistas, la pluvarbara plantaro povas restariĝi. Oni pensas ke la ter-aranĝadaj agadoj de la indiĝenaj aŭstralianoj, kiuj implicas regulajn bruligadojn por malfermigi la eŭkaliptajn duonarbarojn, eble kuraĝigis la ekspansio de la eŭkaliptaroj je perdo de la pluvarbara flaŭro.
Tiuj pluvarbaroj ŝajnas konsiderinde retiriĝintaj ekde la alveno de la indiĝen-aŭstralianaj prauloj antaŭ 50 000 jaroj, kaj estas nuntempe limigitaj al izolitaj areetoj kiuj kovras malpli ol 2% de la aŭstralia kontinento.
Konservado
Tiuj arbaroj estas speciale interesaj kaŭze de sia suda situo kaj la altgrada endemiismo de siaj plantaj kaj bestaj specioj.