La arekacoj aŭ palmoj[2] (latineArecaceae, antaŭe Palmae aŭ Palmaceae) estas plantafamilio el angiospermoj (unukotiledonoj) kaj la sola familio el la ordo arekaloj, kiu jam estis disvastiĝanta antaŭ ĉirkaŭ 70 milionoj da jaroj en la kretotempo. Ili estas plurjaraj, unuseksaj aŭ hermafroditaj, lignecaj plantoj, kun karakterizaj folitufo. La palmoj apartenas al la unukotiledonaj florplantoj kaj pliiĝas per semoj. La familio de la palmoj havas laŭ aktuala taksado preskaŭ 190 genrojn kaj ĉirkaŭ 2530 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas areko[2]. La infloresko estas spadiko, kovrita parte per spato, la folio estas kunmetita aŭ dividita.
Inter la palmacoj troviĝas la plej longa folio (25 metroj ĉe palmoj de genro Raphia), la plej granda grajno (ĝis 20 kg ĉe Sejŝelpalmo), same kiel la plej granda infloresko (ĉe genro Corypha kun 10 milionoj floroj je infloresko) de la planta regno.
Disvastiĝo
La palmoj preferas la akvoriĉajn kaj varmajn regionojn, tiel ili troviĝas plej ofte en la tropikoj kaj subtropikoj, en pli malvarmetaj regionoj kreskas nur kelkaj specioj, ekz. la mielpalmo. Ĝi kreskas ĝis super marnivelo de 4000 metroj.
La sistematiko de la Arekacoj estis en la lastaj jaroj molekulgenetike esplorita, ĉe kiu multaj longe ekzistantaj grupoj estis konfirmitaj. 2005 estis publikigita resuman klasifikadon de la familio.[6] La ĉi tie uzata sistematiko estas malgrave ŝanĝita versio publikigita en Genera Palmarum en la jaro 2008:[7]
*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Uzado
Palmo estas valora kultivplanto en multaj regionoj. Oni povas ties parton multflanke eluzi, prilabori:
nutraĵo
Ĉe ĉirkaŭ 100 palmoj, la fruktoj estas manĝeblaj (daktilpalmo, palmirpalmo); ĉe aliaj specioj manĝeblas parto de frukto (kokosnukso, betelnukso, palmirpalmo). La manĝebla parto de palmtrunko estas nomata ankaŭ palmokoro, el la interno de palmotrunko de kelkaj specioj estas elgajnebla saguo. La suko (kaj eĉ la fruktokarno) de la palmoj estas uzeblaj por produkti trinkaĵojn aŭ ekstrakti el ili sukeron. Per ties fermentado estiĝas palmovino. Kelkaj palmaj floroj allogas abelojn, tiel oni povas kolekti palmomielon.
Aliaj materialoj
Oni povas ankaŭ fari materialojn kiel palmofibroj, palmoleoj kaj palmovaksoj, "planta eburo" (el la „Phytelephas”-specioj).
Konstrumaterialoj
En multaj landoj, palmo estas bazmaterialo por domkonstruo, kiam oni uzas la trunkojn kiel lignon kaj la akvoforkondukajn foliojn al la tegmento. Oni produktas el rotangpalmo la ratan-meblojn.
↑Arekacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
↑The name "Palmaceae" is not accepted because the name Arecaceae (and its acceptable alternative Palmae, ICBN Art. 18.5Arkivigite je 2006-05-24 per la retarkivo Wayback Machine) are conserved over other names for the palm family.
↑John Dransfield, Natalie W. Uhl, Conny B. Asmussen, William J. Baker, Madeline M. Harley, Carl E. Lewis: A New Phylogenetic Classification of the Palm Family, Arecaceae. Kew Bulletin, volumeno 60, 2005, paĝoj 559–569. (JSTOR)
↑John Dransfield, Natalie W. Uhl, Conny B. Asmussen, William J. Baker, Madeline M. Harley, Carl E. Lewis: Genera Palmarum. The Evolution and Classification of Palms. dua eldono. Royal Botanic Gardens, Kew 2008, ISBN 978-1-84246-182-2, S. 138 f.