Kverketino, (3',4',3,5,7-kvinhidrokso-flavono) aŭ C15H10O7 estas grava planta flavonoido el la grupo de la polifenoloj, kaj membro de ses subklasoj el flavonoidaj kombinaĵoj. Ĝi estas kristalflava pulvoro, trovata en multaj fruktoj, vegetaloj, folioj kaj grajnoj. La vorto "Kverketino" devenas el "quercetum", kiu en la latina signifas kverko.
Ĝi estis unuafoje priskribita de la germana kemiisto Emil Fischer (1852-1919) kaj estas trovata en la ŝelo kaj krusto de multaj plantoj kaj fruktoj. Kverketino estas solvebla en organikaj solvantoj tiaj kiaj etanolo, DMSO kaj dumetila formiamido aŭ "DMF". Kverketino posedas plurajn farmakologiajn efikojn kaj povas provizi kelkajn simptomajn malpezigojn rilate al alergiaj kondiĉoj kaj prostato-inflamo kaj povas estis bonfara en la traktado de diabetoj kaj korvaskulaj malsanoj. Tamen, pluraj esploroj estas necesaj por klarigi ĝian efikecon. Kverketino estas amargusta kaj uzatas ankaŭ kiel ingredienco en dietaj suplementoj, trinkaĵoj kaj nutraĵoj.
Proprecoj
Multaj naturaj komponaĵoj en nia dieto posedas grandan variecon rilate al bonfaraj sanefikoj kaj estas vaste konsumitaj de la ĝenerala popolo. Epidemiologiaj studoj malkovris ke kreskanta konsumado de dietaj flavonoidoj estas asociita al malpliiganta risko de kronikaj malsanoj, inklude de certaj kanceroj kaj korvaskulaj malsanoj.[1]
Kverketino, kiu estas flavonoido ĉeestanta en diversaj vegetaloj, fruktoj, semoj, nuksoj, teoj kaj ruĝaj vinoj, ricevis konsiderindan atentoj pro ĝiaj kontraŭproliferada, kemiopreventa, anti-inflama, kaj anti-karcinomogena aktivecoj. Tamen, esploroj demonstras ke la Kverketino havas potence toksajn efikojn, inklude de mutageneco, por-oksidivaj aktivecoj, mitokondriaj toksecoj, kaj inhibado de gravaj enzimoj respondecaj pri la hormona metabolo.[2]
Tiaj sciencaj necertecoj postulas pliaj esplorojn pri la farmakologiaj proprecoj de la Kverketino por pli bone garantii ĝian sekurecon kiel dieta suplemento.[3]
Nutraj plantoj riĉaj je Kverketino laŭ USDA[4] kaj Phenol Explorer[5]
|
Konsumita formo |
Scienca plantonomo |
Enhavo
|
Kaporo |
Capparis spinosa |
1808 - 328/kg−1
|
Levistiko |
Levisticum officinale |
506 mg /kg−1
|
Kapsiketo kruda, flava, forta |
Capsicum |
420 mg /kg−1
|
Sambuko nigra |
Sambucus nigra |
250 mg /kg−1
|
Ĉokolado, nigra |
Theobroma cacao |
199 - 12,9 mg /kg−1
|
Ajlo kruda, ruĝa |
Allium cepa var. cepa |
177 - 12,7 mg /kg−1
|
Vakcinio sovaĝa |
Vaccinium myrtillus |
57 mg /kg−1
|
Nigra ribo |
Ribes nigrum |
32 mg /kg−1
|
Brokolo kruda |
Brassica oleracea var. italica |
27 mg /kg−1
|
Verda teo |
Camellia sinensis |
27 mg /kg−1
|
Ĉerizo |
Prunus cerasus |
12 mg /kg−1
|
Ruĝa vino |
Vitis vinifera |
8,3 mg /kg−1
|
Pomo kruda, kun haŭto |
Malus domestica |
1,700 mg /kg−1
|
Nigra teo |
Camellia sinensis |
1,3 mg /kg−1
|
Literaturo
Vidu ankaŭ
Referencoj