La markolo nomiĝas tiele kiel James Cook, la unua eŭropa ŝipestro kiu navigis tra ĝi, en 1770. En maoria ĝi havas la nomon Raukaŭa aŭ Raukaŭa Moana. Raukaŭa povus signifi "maldolĉaj folioj".[3]
Historio
Kiam la nederlanda esploristo Abel Tasman unua inter eŭropanoj kiuj vidis Novzelandon, nome en 1642, pensis, ke la Kuka Markolo estas ria golfeto fermata oriente. Li nomis ĝin Zeehaen, laŭ la nmo de unu el siaj du ŝipoj en tiu ekspedicio. En 1769 James Cook certigis, ke temas pri markolo, kiu formas navigeblan akvejon.
La Kuka Markolo allogis eŭropajn setlantojn komence de la 19a jarcento. Pro ties uzo kiel migrovojo de balenoj, balenkaptistoj starigis bazojn en la Riaro Marlborough kaj en la marbordo ĉe Kapiti.[4][5] El finaj 1820-aj jaroj ĝis mezo de la 1960-aj jaroj la insulo Arapaŭa estis bazo por balenkaptado en la riaro. Perano Head en la orienta marbordo de la insulo estis la ĉefa balenstacio ĉe la areo. La domoj konstruitaj de la familio Perano estas nun funkciantaj kiel turistejo.[6]
Notoj
↑McLintock, A H, Ed. (1966) Cook Strait el An Encyclopaedia of New Zealand, ĝisdatigita 18-Sep-2007
↑McLauchlan, Gordon (Ed.) (1987) New Zealand encyclopedia, Bateman, P. 121. ISBN 978-0-908610-21-1.