Kristandemokrata Apelo (nederlande Christen-Democratisch Appèl, akronime CDA) estas nederlanda kristandemokrata politika partio.
Historio
CDA fondiĝis en 1980 kiel kunfandiĝo de tri kristanaj partioj:
La partio estas ĝenerale konsiderata centra-dekstra
Pro la kunfandiĝo, kelkaj novaj partioj fondiĝis kiuj ne konsentis kun la nova partio. La plej sukcesa de ili fondiĝis en 1981, nome la pli progresema kristandemokrata partio Evangelia Popolpartio (EVP). Ekde 1990 EVP estas fuziiĝinta en Verdo-Maldekstro kun aliaj progresemaj partioj, interalie la katolika, iome liberecisma kaj verda partio Politika Partio de Radikaluloj.
Registaroj
De 1918 ĝis 1994 ĉi-tiuj unuopaj partioj estis seninterrompe en la registaro. Inter 2002 kaj 2012 CDA denove kunregis, sub partigvidanto Jan Peter Balkenende. Sub la nuna partigvidanto, Sybrand Buma, CDA denove estas en la registaro ekde 2017. En tiu registaro ankaŭ kunregas la Popola Partio por Libereco kaj Demokratio, la Demokratoj 66 kaj la progresema kristandemokrata partio Unio de Kristanoj.
Eksteraj ligiloj