La Eŭropa Popola Partio (EPP ) estas kunligo de kristandemokratiaj kaj konservativaj partioj en la Eŭropa Unio . En la Eŭropa Parlamento la partio estas parto de la frakcio Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj .
La partio fondiĝis la 8-an de julio 1976 en Luksemburgio fare de la partioj PSC kaj CD&V (tiam CVP ) (Belgio ), MRP , komence nur CDS (Francio ), CDU kaj CSU (Germanio ), Fine Gael (Irlando ), DC kaj SVP (Italio ), CSV (Luksemburgio ) plus KVP , CHU kaj ARP (intertempe unuiĝintaj en la partio Christen Democratisch Appèl (CDA) (Nederlando ). La belga politikisto Leo Tindemans elektiĝis la unua prezidanto de la eŭropa partio.
En la 7-a oficperiodo de la Eŭropa Parlamento Eŭropa Popola Partio havas 265 seĝojn kaj estas la plej granda frakcio .
Nacilingvaj nomoj de la partio estas interalie:
angle European People's Party - mallonge EPP
france Parti Populaire Européen - mallonge PPE
germane Europäische Volkspartei - mallonge EVP kaj
hispane Partido Popular Europeo - mallonge PPE
Intertempe 40 partioj el 24 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio estas membroj de la Eŭropa Popola Partio, inter ili grandaj partioj kiel la franca UMP kaj la hispana Partido Popular . Partioj el Bulgario, Kroatio, Norvegio kaj Svislando estas asociigitaj membroj, kaj pluaj partioj estas observantoj. Ekde la jaro 1990 la eksa belga ĉefministro Wilfried Martens estas prezidanto de la eŭropa partio.
Membraj partioj
Asociigitaj membroj
Observantaj partioj
Eŭropa Popola Partio en eŭropaj institucioj
En la konsisto de EPP estas Prezidantoj de tri ĉefaj eŭropaj institucioj: Prezidanto de Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker , Prezidanto de Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj Prezidanto de Eŭropa Parlamento Antonio Tajani .
Literaturo
Eksteraj ligiloj
Transnaciaj politikaj partioj kaj movadoj en la Eŭropa Unio Politikaj partioj agnoskitaj de EU
Politikaj partioj ne agnoskitaj de EU
Politikaj partioj antaŭe reprezentitaj en la Eŭropa Parlamento
Aliaj transnaciaj politikaj movadoj