Kristóf Niczky

Kristóf Niczky
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1725 (1725-02-11)
en Sümeg
Morto 26-an de decembro 1787 (1787-12-26) (62-jaraĝa)
en Buda
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Katalin Jankovich (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano István Niczky Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
Chief Justice of Hungary (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Grafo Kristóf Niczky [kriŝtOf nicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Niczky Kristóf estis hungara reĝa juĝisto, reĝa ĉefkonsilisto, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis niczkifalvay.

Kristóf Niczky [1] naskiĝis la 11-an de februaro 1725 en Sümeg, li mortis la 26-an de decembro 1787 en Buda.

Memortabulo pri Kristóf Niczky (1780)
Kristóf Niczky

Biografio

Kristóf Niczky frekventis jezuitan gimnazion en Kőszeg, poste li studis en Jura Akademio de Pozsony kaj Universitato de Vieno. En 1745 li edziĝis, baldaŭ li havis 3 gefilojn. En 1751 li ricevis konsilistan postenon en la hungara reĝa kortego. En 1764 li ricevis premion, en la sekva jaro li grafiĝis. En 1767 li estis nomumita vera interna sekreta konsilisto. Li okupiĝis pri edukado ekde 1776. Lia ĉefa ago estis gvidi la realvenon de Banato al Hungara reĝlando en 1778. Li estis nomumita reĝa juĝisto en 1786, li servis la Habsburgojn, tial multe da hungaroj abomenis lin.

Elektitaj kontribuoj

  • Tractatus de pactis et transactionibus (1744)
  • Planum tabulare (1768)
  • Dictio Academiae Regiae Jaurinensis inauguralis et solemnia instaurationis... (1776)
  • Sermo quem occasione instaurati comitatus Temesiensis habuit... (1805)

Memorigiloj

Fontoj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!