ekstera politiko
La Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj (angle Council on Foreign Relations, akronime CFR) estas privata, membrec-bazita kaj nepartia organizaĵo kun ĉefsidejo en Novjorko, establita en 1921. La organizaĵo estis influa kiel pensfabriko por usona ekstera politiko ekde la tagoj de prezidanto Woodrow Wilson, kaj daŭre estas konsiderita tre influa [1].
Alia filio situas sur F-strato en la tuja najbareco de la Blanka Domo en la usona ĉefurbo Vaŝingtono.
La organizaĵo eldonas la revuon Foreign Affairs ĉiun duan monaton. Ĝi ankaŭ direktas la The David Rockefeller Studies Programme, kiu influas eksteran politikon farante rekomendojn al la prezidenta administracio kaj la diplomatia komunumo, atestante antaŭ la Kongreso, interagante kun la amaskomunikilaro, kaj eldonante pri eksteraj aferoj.
Ĝiaj membroj, kiuj nombras pli ol 5,000, inkluzivis altrangajn politikajn oficialulojn, pli ol dekduon de ŝtatsekretarioj, CIA- direktorojn, bankistojn, advokatojn, profesorojn, kaj eminentajn amaskomunikilojn. La CFR antaŭenigas tutmondiĝon, ŝtatkapitalismon, la redukton de financaj regularoj pri transnaciaj entreprenoj, kaj ekonomian firmiĝon en regionaj blokoj kiel ekzemple NAFTA aŭ la Eŭropa Unio kaj evoluigas registarajn politikojn kiuj reflektas tiujn celojn [1].
CFR-renkontiĝoj kunigas registaroficistojn, tutmondajn komercgvidantojn, kaj protrudajn membrojn de la inteligenteco kaj eksterpolitika komunumo por diskuti internaciajn temojn [2].