Superantaj minetraloj estas gnejsoj kaj skistoj. La montopinta plataĵo de Keprník havas aspekton de krioplana teraso (benkaspektaj gradoj konsistantaj el plataĵo kaj deklivo). Sur la pinto estas rokaro.
Keprník estas parto de PPR Jeseníky kaj NNRŠerák-Keprník. La objekto de protekto estas natura alpa senarbejo, plu poste precipe rokformaj kaj grundaj formacioj - restaĵoj de glaciepoko. Sub la montopinto troviĝas la tn. flagaj piceoj kaj du torfejoj.
Turismo
Trans Keprník kondukas la ĉefa montodorso de Jesenikoj, plej bone alirebla ĝi estas el Selo Ramzová, Ostružná, Branná kaj selo Červenohorské sedlo. Sur la montopinto de Keprník situas monumento, la tn. KÁMEN (esperante: Ŝtono) kun ĉizita skribaĵo, kiu antaŭe aspektis tiel:
KÁMEN SLEZSKÝ KÁMEN, a.s. JESENÍK NAVRHL Mgr.LADISLAV HAJNÝ CHKO JESENÍKY
Pro kaŭzo de la protekto de la teritorio kiel Nacia naturrezervejo estas malpermesite forlasi la markitajn turismajn vojojn.
Akvofaloj
Allogaĵo por ŝatantoj de belaj pejzaĝoj estas akvofaloj, disigitaj sur la deklivoj sur preskaŭ de ĉiuj rojoj ĉirkaŭ la montopinto. Veni al ili estas tre malfacile, necesas uzi detalajn mapojn.